Pratalopekuro
Alopecurus pratensis | ||||||||||||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Alopecurus pratensis
| ||||||||||||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||||||||||||
| ||||||||||||||||||||||||
Alopecurus pratensis L. | ||||||||||||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||||||||||||||
Alopecurus pratensis, komune konata kiel pratalopekuro aŭ vulpovosto herbeja estas vegetala specio de la subfamilio de Pooideae. Ĝi estas plurjara. Pratensis signifas latine de pratoj. Origine ĝi estis palearktisa herbo sed nun ĝi estas disvastiĝinta ankaŭ en Nordameriko.
Priskribo
Ĝi altas 30-120 cm[1]. Spiketo havas unu floron. La du glumoj kunfandiĝas. La floraro estas spikoforma paniklo. La ekstera glumo altas kiel la spiketo kaj kiel la ekstera paleo. La ekstera paleo havas fleksan ariston. Ne estas interna paleo. La haroj de la la spinoj de la glumoj estas blankaj kaj longaj.
Parazitoj
Puccinia graminis, Epichloë typhina kaj Claviceps purpurea estas parazitoj de alopekuro.
Notoj
- ↑ C.E. Hubbard: Grasses. A Guide to their Structure, Identification, Uses and Distribution in the British Isles, 1992
Referencoj
- Flore complète illustrée en couleurs de France de Suisse et de Belgique, Gaston Bonnier, 1934.
- Flore descriptive et illustré de la France de la Corse et Contrées limitrophes, de Hippolyte Coste, 1937.