Prato all'Isarco

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Prato all'Isarco [prAto alisArko] estas itala vilaĝo en Sudtirolo. Ĝi situas ĉ. 8 km oriente de Bolzano-Bozen. Ĝia germana nomo estas Blumau.

Pro la aktuala administra divido la tradicia vilaĝo ne aperas kiel itala municipo. Ĝiaj domoj nun apartenas kiel "frakcioj" al tri diversaj municipoj, kies limojn konsistigas rivero Isarco kaj torento Braibach (nomata ankaŭ torento de Tires/Tiers):

  • La parto okcidente de Braibach kaj sude de Isarco apartenas al municipo Karneid. Tie troviĝas la fervoja stacidomo (aktuale nuligita; trajnoj nur trapasas), la poŝtejo, la sola banko kaj la pliparto de la vendejoj.
  • La parto norde de Isarco apartenas al municipo Renon.
  • La parto oriente de Braibach apartenas al municipo Völs am Schlern. Tie situas la paroĥa kirko.

La koordinatoj estas 46° 29′ 44″ N 11° 26′ 55″ O / 46.49556 °N, 11.44861 °O / 46.49556; 11.44861 (mapo)Koordinatoj: 46° 29′ 44″ N 11° 26′ 55″ O / 46.49556 °N, 11.44861 °O / 46.49556; 11.44861 (mapo), la alto super marnivelo ĉ. 315 metroj. Blumau estas la plej malalta loko de komunumo Völs.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]