Pratteln

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Pratteln
Dosiero:Pratteln-blason.png
Blazono de Pratteln
Reformita preĝejo de Pratteln
komunumo en Svislando • urbo en Svislando
Kantono Bazelo Kampara
Distrikto Liestal
Koordinatoj  47° 31′ 2″ N 7° 41′ 41″ O / 47.51722 °N, 7.69472 °O / 47.51722; 7.69472 (mapo)Koordinatoj: 47° 31′ 2″ N 7° 41′ 41″ O / 47.51722 °N, 7.69472 °O / 47.51722; 7.69472 (mapo)
Areo 10,07 km²
Alteco 296 m super marnivelo
Poŝtkodo 4133
Komunumkodo 2831
Mapo de la komunumo Pratteln
vdr

Pratteln estas urbo en la distrikto Liestal en Kantono Bazelo Kampara. Ĝi havis 15 120 loĝantojn je la 30-a de septembro 2008.

Datumoj

Geografio

Pratteln situas je alteco de 298 m s.m., la nordon limon de la komunuma teritorio formas la rivero Rejno, kiu estas la landlimo kun Germanio.

Najbaraj komunumoj

La komunumo Pratteln limas al Augst, Füllinsdorf, Frenkendorf, Muttenz, Gempen (Kantono Soloturno), kaj aliflanke norde de la Rejno Grenzach-Wyhlen en Germanio.

Trafiko

Tra la stacidomo de Pratteln pasas la trajnlinioj de Svisaj Federaciaj Fervojoj de Bazelo tra Frick kaj Brugg al Zuriko unuflanke kaj de Bazelo tra Liestal al Olten kaj Berno respektive al Araŭo kaj Zuriko.

Pratteln estas ankaŭ konektita al la tramreto de la urbo Bazelo.

Vidindaĵoj

  • Malnovaj borturoj de la Rejnsalminejo el la jaro 1837
  • Malnova reformita preĝejo, kiu formas la kernon de la unua setlejo. La hodiaŭa preĝejo estas konstruita sur romana fundamentoj.
  • Civitana domo, temas pri vilaĝa muzeo en kamparana domo el la 16-a jarcento.
  • Bieno Joerin, bazela kamparbieno el la 18-a jarcento.
  • Kastelo Pratteln, iama lagetkastelo el la jaro 1275.

Historio

En 1974 estis trovita en la strato Hohli Gass malnovŝonepoka pugnokejlo kiu datas proksimume el la jaro 450000 antaŭ Kristo. Temas verŝajne pri la plej malnova homa artaĵo en Svislando.

La unua dokumenta mencio de Pratteln datiĝas el la jaro 1102 kiel Bratello. La preĝejo de Pratteln estis la unuan fojon skribe menciita en la jaro 1250.

Esteraj ligiloj

Ŝablono:Projekto