Praveneta lingvo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Disambig-dark.svg Tiu ĉi artikolo temas pri la formortinta antikva praveneta lingvo. Pri la nuntempa venecia lingvo, kiu apartenas al la latinidaj lingvoj, vidu apartan artikolon.
Praveneta
Parolata en Veneto, Friulo-Venecio Julia (Italio)
Denaskaj parolantoj (formortinta lingvo)
Lingvistika klasifiko
hindeŭropa
praveneta
Lingvaj kodoj
Lingvaj kodoj
  ISO 639-2 ine (kromaj hindeŭropaj lingvoj)
  SIL xve
v  d  r
Information icon.svg
lingvoteritorioj en la Italio de la 6-a jarcento a.K.

La praveneta lingvo dum la antikva epoko paroliĝis de la popolo de pravenetanoj nordokcidente de la Adriatika Maro, ĉirkaŭ la nuna regiono Veneto de Italio, kiu difinis la lingvan nomon. Eble la lingvoteritorio de la lingvo eĉ etendiĝis ĝis la norda rando de la Alpoj: la Bodenlago inter la nunaj ŝtatoj Germanio, Svisio kaj Aŭstrio laŭ antikvaj romiaj dokumentoj nomatis lacus venetus, do "lago veneta".

Tradita la praveneta lingvo estas pro pli ol 200, plejparte mallongvaj enskribaĵoj en ŝtonaj kaj bronzaj tabuloj, kaj sur ceramikaĵoj. La lingvo skibiĝis en variaĵo de la etruska alfabeto, en kiu silaboj kaj vortoj estis dividitaj unu de la aliaj pere de punktoj. La plej signifaj lingvistoj, kiuj deĉifris la praveneciajn enskribaĵojn, estas Aldo Luigi Prosdocimi, Giovan Battista Pellegrini kaj Michel Lejeune.

La praveneta estas propra, unuaranga branĉo de la hindeŭropa lingvaro. Ene de la hindeŭropa lingvaro ĝi plej proksime similas al la italika lingvaro, aparte kun Latina lingvo. La similaĵoj inter ambaŭ lingvoj tamen ne konsideriĝas kiel pruvo, ke unu lingvo fontas el la alia, sed ili komprenatas kiel paralelaj evoluoj.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]