Pravenetanoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Popoloj sur la itala duoninsulo komence de la ferepoko (ĉirkaŭ la jaro 800 a.K. )
  •  Liguroj
  •  Pravenetanoj
  •  Etruskoj
  •  Picenoj
  •  Umbroj
  •  Latianoj
  •  Oskoj
  •  Mesapianoj
  •  Grekoj
  • La veneti (latine) estis antikva popolo, kiu vivis en la nordokcidenta parto de la nuntempa Italio, ĉirkaŭ la regiono Veneto. En la itala lingvo ili nomiĝas paleoveneti, por diferencigi ilin de la nuntempaj enloĝantoj de la regiono Veneto, kies itala nomo en la itala lingvo estas veneti, do en Esperanto "venetanoj". Paralele la anoj de la antikva popolo en Esperanto plej bone nomiĝu pravenetanoj.

    Ilia setloteritorio etendiĝis ĝis la rivero Adiĝo (Athesis), aŭ laŭ la supozoj de iuj sciencistoj eĉ ĝis la rivero Adda, norde ĝis la Alpoj kaj okcidente ĝis la rivero Timavo en la regiono Friulo. Eble la teritorio de la popolo eĉ etendiĝis ĝis la norda rando de la Alpoj: la Bodenlago inter la nunaj ŝtatoj Germanio, Svisio kaj Aŭstrio laŭ antikvaj romiaj dokumentoj nomatis lacus venetus, do "lago veneta".

    En la nordokcidento de la teritorio, la urboj Patavium (Padovo) kaj Ateste estis la politikaj kaj kulturaj centroj de la pravenetanoj. Laŭ ili poste estis nomita la regiono Veneto, kaj ankaŭ la urbo Venecio.

    La pravenetanoj parolis apartan lingvon, la pravenetan lingvon, kiu estis estas propra, unuaranga branĉo de la hindeŭropa lingvaro. Ene de la hindeŭropa lingvaro ĝi plej proksime similas al la italika lingvaro, aparte kun Latina lingvo. La similaĵoj inter ambaŭ lingvoj tamen ne konsideriĝas kiel pruvo, ke unu lingvo fontas el la alia, sed ili komprenatas kiel paralelaj evoluoj.

    Antikva fondolegendo klarigas, ke la pravenetanoj estu popolo el la regiono Paflagonio de Malgrandazio, kiu en la 2-a jarmilo a.K. post la detruo de Trojo sub la gvido de la trojano Antenor venis en la nordan apudbordan regionon de la Adriatika Maro, kie ili setlis.[1]

    Dum la jaro 181 a.K. la romianoj proksime de la praveneta teritorio fondis la urbon Aquileia kun la celo, armee bremsi atakojn de la keltaj Gaŭloj al la regiono. Fine la praveneta regiono dum la jaro 163 a.K. estis integrigita en la romian provincon Gallia Cisalpina ("Gaŭlio sude de la Alpoj"). Dum la jaro 49 a.K. la pravenetanoj ricevis la romian civitanecon kaj iom kaj iom estis kulture romanigitaj.

    El etna kaj lingvistika vidpunkto la pravenetanoj estas hindeŭropa popolo. Ilia lingvo, la praveneta lingvo, dokumentita per proksimume 300 enskribaĵoj konservitaj ĝis la moderna epoko, estas aparta unuaranga branĉo ene de la hindeŭropa lingvaro. Plej proksime ĝi parencas al la italika lingvaro, aparte al la latina lingvo.

    La arkeologie klasigita "Este-kulturo", nomita laŭ la urbo Este, estis civilizo de la pravenetanoj.

    Atentu, ke popoloj, kiuj latine estis nomitaj veneti, ankaŭ troveblas en Bretonio (tribo de la keltoj, en la nuntempa Pollando kaj en Malgrandazio, kie ili ankaŭ greke nomatis Henetoi. El etna kaj lingvistiga vidpunktoj ne ekzistas ligo al la pravenetanoj aŭ nuntempaj venetanoj borde de la Adriatika maro. En Slovenio pluraj loke tre ŝatataj legendoj kaj etnaj teorioj (aparte de la sciencisto Šavli Josko) ligiĝas al tio, ke iuj partoj de la slava slovena popolo devenu de la pravenetanoj.

    Eksteraj ligiloj

    greke informoj pri la pravenetanoj, inter alie en la germana lingvo greke d-rino Loredana Calzavara-Capuis: informoj pri studoj kaj pliaj verkoj pri la pravenetanoj (paĝoj italaj) greke Šavli Josko: Das Mitteleuropa als ein gemeinsames Erbe der Vorgeschichte in geistiger und kultureller Bedeutung
         ("Mezeŭropo" kiel komuna heredaĵo de la prahistorio en spirita kaj kultura signifo")

    Referencoj

    1. Tito Livio: Ab urbe condita, libro 1, 1, 1-3.