Pravigo de la Rajtoj de Homoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
A Vindication of the Rights of Men
skribita verko
Aŭtoroj
Aŭtoro Mary Wollstonecraft
Lingvoj
Lingvo angla lingvo
Eldonado
Eldondato 1790
vdr

Pravigo de la Rajtoj de Homoj (anglalingve A Vindication of the Rights of Men) estas politika libro pri la defendo de la idealo de la Franca Revolucio de 1789. Ĝi estis redaktita de la feminista verkistino Mary Wollstonecraft en 1790, kiel repliko al la konservativaj kritikoj de Edmund Burke en Pensoj pri la Revolucio en Francio.

Wollstonecraft argumentis, ke la tiama situacio de virinoj estis komparebla al tiu de sklavoj, kaj riproĉis al Thomas Paine ke li ne sufiĉe emfazis la rajtojn de ĉiuj homoj, ne nur viroj.

Sed per sia verko, Wollstonecraft deziris ne nur repliki al la Pensoj de Burke : ŝi ankaŭ kaj samtempe respondis al alia verko de Burke, tio estas lia Filozofa Enketo pri la Origino de Niaj Ideoj de la Sublimo kaj de la Belo (1756), en kiu li opinias ke la belon oni asocias kun febleco kaj virineco, dum la sublimon oni asocias kun forto kaj vireco. La verkistino ruze uzas la retorikon de Burke kontraŭ li mem : ŝi argumentas ke la tre patosa stilo de Burke — ekzemple la ekstrakto kiu priskribas per bombasta prozo la multajn elprovojn imponitajn al la reĝino Marie-Antoinette — aliformigas lian leganton en feblan virinon, kortuŝitan de malgaja spektaklo.

Tiujn ideojn ŝi plu esprimis pliposte en Pravigo de la Rajtoj de Virino.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]