Preĝejo Ĉieliro de Maria (Belváros)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Paroĥa preĝejo de
Ĉieliro de Maria
Preĝejo de Ĉieliro de Maria en Belváros-Lipótváros
Preĝejo de Ĉieliro de Maria en Belváros-Lipótváros
paroĥopreĝejo • katolika preĝejo
Loko
Ŝtato Hungario
Municipo Budapeŝto (Belváros-Lipótváros)
Bazaj informoj
Religio kristanismo
Rito romkatolika eklezio
provinco Pest (departemento)
diocezo Esztergom-Budapeŝto
Statuso paroĥa preĝejo
Arkitektura priskribo
Konstrustilo gotiko kaj baroko
Konstruado
Specifo
Konstrumaterialo masonita
Ligiloj
vdr

Preĝejo de Ĉieliro de Maria estas romkatolika preĝejo en Hungario, en urbo Budapeŝto, en distrikto Belváros-Lipótváros preskaŭ ĉe la Danubo. La preĝejo apartenas al Monda Heredaĵo.

Historio[redakti | redakti fonton]

En loko de la preĝejo komence fortikaĵo konstruiĝis dum la romianoj. Supozeble en la 11-a jarcento kapelo konstruiĝis, poste romanika preĝejo. Dum regado de Sigismondo la 1-a (Sankta Romia Imperio) la preĝejo pligrandiĝis kaj gotikiĝis. Dum regado de Matiaso la 1-a la preĝejo ricevis 2 flanknavojn. Dum dominado de turkoj ĝi estis la unusola kristana preĝejo, tamen, ne tro longe ĝi estis moskeo. En 1723 incendio okazis, poste la preĝejo barokiĝis. En 1964 pro konstruado de Erzsébet-ponto la kirko situis en malbona loko, sed enirejo de la nova ponto iomete kliniĝis, do la preĝejo restis netuŝebla.

La konstruaĵo estas Monumento historia. Kermeso okazas en la 15-an de aŭgusto. En la kripto estas entombigita Pál Kray, militestro.

Fontoj[redakti | redakti fonton]