Preĝejo Ĉieliro de Maria (Kispest)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Preĝejo de
Ĉieliro de Maria
Preĝejo de Ĉieliro de Maria en Kispest
Preĝejo de Ĉieliro de Maria en Kispest
kristana preĝejo
Loko
Ŝtato Hungario
Municipo Budapeŝto, Kispest
Bazaj informoj
Religio kristanismo
Rito romkatolika
provinco Pest (departemento)
diocezo Esztergom-Budapeŝto
Dato de konsekro 1904
Konsekrinto Horváth József
Statuso ĉefparoĥo
Arkitektura priskribo
Konstrustilo novgotiko
Konstruado 1903–1904
Specifo
Konstrumaterialo masonita
Ligiloj
vdr

La Preĝejo de Ĉieliro de Maria kaj pli frue de Sankta Rudolfo estas religia konstruaĵo en Hungario, en ĉefurbo Budapeŝto, en distrikto Kispest.

Historio[redakti | redakti fonton]

En tiu loko pli frue kapelo etendiĝis. La paroĥo konstruiĝis en 1884. Oni kolektis monojn kaj la preĝejo pretiĝis jam en la 20-a jarcento. La orgeno funkcias ekde 1927. En 1952 pli nova ĉefaltaro konstruiĝis. En 1955 la papo donacis la patronecon Ĉieliro de Maria kaj forprenis la patronecon de Sankta Rudolfo. Inter 1981-1984 la interna parto, inter 1998-2002 ekstera parto de la preĝejo renoviĝis.

Konstruaĵo[redakti | redakti fonton]

La turo etendiĝas super la ĉefenirejo, kie situas 2 reliefoj pri Stefano la 1-a (Hungario) kaj Sankta Maria. Estas ankaŭ du flankaj enirejoj, kie estas videblaj Ave Maria kaj Dolora Dipatrino. Interne estas flankaj altaroj omaĝe al Elizabeto de Hungario, Stefano la 1-a (Hungario), Sankta Familio. Sub la ĥoro estas skulptaĵo pri Rita de Cascia.

Kermeso okazas en la 15-an de aŭgusto. En la preĝejo ankaŭ diversaj kluboj funkcias, kiuj helpas la kontaktojn kun la religiemaj loĝantoj.

Fontoj[redakti | redakti fonton]