Preĝejo Johano Baptisto (Kroměříž)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Sankta Johano Bapt. en Kroměříž

Koordinatoj: 49° 17′ 51.79″ N 17° 23′ 27.22″ O / 49.2977194 °N, 17.3908944 °O / 49.2977194; 17.3908944 (mapo)

Preĝejo de Sankta Johano Baptisto en Kroměříž estas perlo de konstruarto de pintnivela baroko en Moravio. Ĝi ekestis surloke de origina johanita preĝejo ĉe johanana hospitalo el la 12-a jc. La eklezia agadloko estis nuligita en la jaro 1423, kiam la hospitalon transprenis la urbo kaj la preĝejeton en la jaro 1606 mallonge franciskanoj. En la jaro 1687 la piaristoj al la preĝejo alkonstruis studenthejmon, gimnazion (1694) kaj kantistan seminarion (1698). La nova preĝejo de sankta Johano Baptisto estis konsekrita la 15-an de aŭgusto 1768 per episkopo Hamilton (1760-1777) subtene de la episkopoj de Olomouc kaj la grafoj de Rottal, Magni kaj Salm.

La projekto eliris el episkopa konstru-oficejo, gvidita de Jozefo Cyrani el Bolleshaus. La centra navo havas kupolon 35 m altan, longan 21 m kaj larĝan 16 m. Al la navo estas alligita pastrejo (11 m × 9,5 m) kaj vestiblo kun ĥorejo (8,8 m × 9,4 m). Apud pastrejo estas sakristio, ĉe la vestiblo ambaŭ turoj. Sur la ĉirkaŭo de centra ovalo estas sur ĉiu flanko du niĉoj kun fenestroj kaj altaroj. Ekstere estas sur la ĉefa fasado triangula frontono kun statuaro de Bapto de Kristo kun adorantaj anĝeloj (aŭtoro estas Andreo Zahner, 1752). Kupoloj kaj la turoj estas tegolitaj per kupra lado, sur la turoj estas du arĝentaj johananaj krucoj. La konstruadon gvidis masonista majstro el Velehrad kaj al lokaj masonistoj helpadis ŝtonhakistoj el Cetechovice.

Internaĵo estas ornamita per laboraĵoj de enlandaj kaj aŭstraj artistoj. La pentristaj laboraĵoj estas verko de Johano Georgo Etgens (1691-1758), Jozefo Stern (1716-1775), Felikso Ivo Leicher (1727-1795) kaj rektoro de viena akademio Michelangelo Unterberger (1695-1758). Skulptistan ornamon faris Wolfgang Troger (lernanto de Zahner), lignoskulptistoj Johano kaj Miĥaelo Scharter, ŝtukojn kreis Paŭlo Romelli. La orgeno estas verko de Francisko Katzer el Králíky. La ornamaĵoj temas pri vivo de Johano Baptisto (en vestiblo, super kaj sub ĥorejo, en volbo, en pastrejo). Kreis ilin Etgens kaj ili respegulas italan klerigon de la aŭtoro. La miniaturoj estas verko de Stern.

La ĉefan altaron ornamas bildo de Unterberger Prediko de Sankta Johano sur la Dezerto, flanke estas statuoj de profeto Isaja kaj de patro de Johano Zakarijo de skulptisto Troger. La altara ofertablo el marmoro de Cetechovice havas la antaŭan parton el arĝento. Pli malgranda bildo sur la altaro estas baroka kopiaĵo de Madono kun Infano de Cranach. Super la altaro en la spaco estas hebrea nomo de Dio - JAHVE. La predikejo estas verko de fratoj Scharter kaj ĝi estas riĉe orumita.

Apudaj altaroj:

  • sur evangelia flanko estas Ĉielenpreno de V. Maria (J. Stern), Sankta Familio (M. Unterberg), sankta Tekla (J. Stern), sankta Barbara (W. Troger). Sur dua altaro estas fresko de J. Stern (Karolo Boromea kun sankta Alojzo), sankta Vendelin (F. I. Leicher), sankta Roch kaj sankta Sebastiano (W. Troger),
  • sur dekstra flanko estas altaro kun fresko de J. Stern (sankta Johano Nepomuka kun ĉeĥa reĝino), bildo de M. Unterberg (sankta Johano Nepomuka) kaj statuoj de ĉeĥaj patronoj sanktaj Venceslao kaj Prokopio. Sur dua altaro sankta Jozefo Kasalana oferanta al Jesuo infanon (fresko de J. Stern) estas kompletigita per skapularia bildo de sankta Johano Kasalana (J. Stern), per bildo Animoj en Purgatorio (F. I. Leicher) kaj per statuoj de sanktaj Franciska Roma kaj Elizabeto Duryna (W. Troger). Du bildoj sub la ĥorejo estas sen mencio de aŭtoro (sankta Johano Kasalana kaj Konvertiĝo de Paŭlo). En oratorio pendas bildo de la Senmakula. Benkoj kaj sidobjektoj en la pastrejo estas originaj el duono de la 18-a jc.

En la jaro 1836 estis la preĝejo difektita per incendio. En la jaro 1918 ĝi estis transdonita al kapitulo kaj en la jaro 1927 transprenis region franciskanoj, kiuj realigis ĝeneralan riparon de preĝejaj eksterejoj ĝis la jaro 1949. En la jaroj 1958-59 estis restaŭritaj freskoj.