Kristo-preĝejo (Erfurto)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Preĝejo Kristo (Erfurt))
La preĝejo post la lasta restaŭrado.

La evangelia-luterana Kristo-preĝejo (germane: Christuskirche) estas preĝejo en la urbokvartalo Brühlervorstadt en Erfurto (Tettaustraße nr.3). Ĝi servas al la komunumo de la Eklezio memstara evangelia-lutera.

Historio[redakti | redakti fonton]

Post la fondiĝo de komunumo de praluteranoj (germane: Altlutheraner), la anoj uzis ekde 1844 por la preĝadoj salonon en la urbokerno de Erfurt (Große Arche nr. 14; en la hodiaŭa Naturhistoria Muzeo). Sed jam en 1836 estis grupiĝinta kontraŭleĝe la unua grupo ĉirkaŭ la paroĥestro Johann Andreas August Grabau: li estis maldungita kiel estro de la komunumo dela Preĝejo Sankta Andreo en 1837 kaj devis elmigri Usonon kun aliaj 108 praluteranoj.

En 1913 konsekritis la nova preĝejo. Ĝi estas de novklasicisma stilo, halopreĝejo kun mansarda tegmento. Ĉe la turo (oriente) estas ĉefenirejo kun kolona portiko. Inter 1973 kaj 1976 la interno restaŭritis (parto jam en 1958). La preĝejon kaj la duetaĝan paroĥan domon oni elfunde denove restaŭris en 2009.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Kapelo Sankta Georgo (Arnstadt)

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]