Preĝejo Mario Magdaleno (Felsőörs)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Paroĥa preĝejo Mario Magdaleno
Preĝejo Mario Magdaleno en Felsőörs
Preĝejo Mario Magdaleno en Felsőörs
paroĥopreĝejo
Loko
Ŝtato Hungario
Municipo Felsőörs
Bazaj informoj
Religio kristanismo
Rito romkatolika eklezio
provinco Veszprém
diocezo Veszprém (urbo)
dekanujo Veszprém (urbo)
Arkitektura priskribo
Konstrustilo romaniko, baroko
Konstruado
Specifo
Konstrumaterialo masonita el ruĝa ŝtono
Ligiloj
vdr

La Preĝejo Pentofaranta Mario Magdaleno estas romkatolika Monumento historia en Hungario, en vilaĝo Felsőörs, en mezo de la vilaĝo sur malalta monteto. Ĝi estas unu el la pompaj preĝejoj en la ĉirkaŭaĵo.

Historio[redakti | redakti fonton]

La kirko konstruiĝis jam en la mezepoko (antaŭ ol 1226). Tiutempe apude tombejo funkciis. En la 14-a jarcento oni konstruis gotikan tegmenton. Depost 1526 la preĝejo ruiniĝis, krome la kalvinanoj profitis parton el ĝi. En 1749 ĝi trakonstruiĝis al baroka stilo. La orgeno estis farita en 1745, sed en 1961 ĝi renoviĝis. Renovigoj okazis en dufoje en la 19-a jarcento. En la 1960-aj jaroj post arkeologiaj esploroj restaŭrado okazis.

Konstruaĵo[redakti | redakti fonton]

La preĝejo situas sola. En mezo de la fasado tre malalta turo altiĝas, sube estas la enirejo. Apud la navo po unu koridoroj troviĝas. La absido estas duonronda. En la vestiblo kruco estas videbla. Krom la orgeno sur la galerio troviĝas altara bildo pri Sankta Rozalia de 1833, bildo pri la Sankta Familio de 1868, skulptaĵo pri Sankta Maria el la 18-a jarcento. Fine de la koridoro estas altara bildo pri Mario Magdaleno el 1868, ĝi troviĝis en la ĉefaltaro ĝis 1943. Nun estas alia bildo same pri Mario Magdaleno sur la ĉefaltaro. Fine de la alia koridoro estas altaro pri Sankta Johano. La predikejo estis farita en 1743. La mebloj venis el la 18-a jarcento.

Kermeso okazas en la 22-an de julio.

Fontoj[redakti | redakti fonton]