Preĝejo Patro Jesuo (Arundo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Preĝejo Patro Jesuo
Sub la pordo de Filipo la 5-a rigardo al la preĝejo Patro Jesuo.

La Preĝejo Patro Jesuo aŭ en hispana Iglesia de Padre Jesús estas templo katolika situanta en la urbo de Arundo (Hispanio).

Historio[redakti | redakti fonton]

La tradicio asertas, ke temas pri la unua kristana preĝejo en Arundo antaŭ la islama epoko. Estas probable ke pro la pliiĝo de la loĝantaro oni konstruis novan preĝejon, aŭ oni ampleksigis la antikvan ermitejon se vere tiu ekzistis. Oni ne certas pri la dato de ties konstruo, sed laŭ ties gotikeca aspekto, ĝi ekkonstruiĝis fine de la 15a jarcento kaj finiĝis komence de la 16a jarcento.

Komence ĝi estis dediĉita al Sankta Cecilia, kaj estis unu el ĉefaj paroĥoj el Arundo. Tamen post la konstruo de la Nova Ponto la loĝantaro transmoviĝis al la supra parto de la kvartalo Bazareto kiu estis pli ebena kaj komforta, kaj la antikva paroĥo de Sankta Cecilia abandoniĝis kaj preskaŭ ruiniĝis.

Priskribo[redakti | redakti fonton]