Preĝejo Saint-Eustache (Parizo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
La preĝejo Saint-Eustache, kun sia nefinita turo maldekstre.

La preĝejo Saint-Eustache estas religia konstruaĵo lokita en la nuna 1-a arondismento de Parizo. Ĝi troviĝas kore de Les Halles, centra kvartalo de Parizo.

Historio[redakti | redakti fonton]

René Benoist, parokestro de Saint-Eustache en 1569, akiris influon tiel grandan sur la parokanoj, ke li estis kromnomita la « papo de Les Halles ». En 1578, li redaktis petleteron, cele al obteni monhelpon por finpretigi sian preĝejon : tiu ĉi, komencita en 1532, ne estis finita. Kvankam tio ebligis la konstruon de novaj partoj, restas ankoraŭ ĝis hodiaŭ nefinita turo, kies konstruado haltiĝis en 1624.

Ene de la preĝejo, oni povas trovi unu el la du konitaj versioj de la Disĉiploj de Emmaüs, far Petro Paŭlo Rubens.

Franclingvaj verkoj[redakti | redakti fonton]

  • Du Bastiment des Temples Materiels, pour l'exercice et profession de la religion, a l'honneur, gloire, & exaltation du tres-hault & tres-sainct, nom du Dieu vivant, tou-puissant & eternel. A Tres-Chrestienne Princesse, Catherine de Médicis, mere du Roy, & à tous autres Paroissiens de sainct Eustache à Paris. Par M. René Benoist Angevin, Docteur &…. À Paris chez Nicolas Chesneau 1578.
  • Les orgues de Paris, Béatrice de Andia, Jean-Louis Coignet, Michel le Moël ; Ed. Action artisitique de la Ville de Paris.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]