Preĝejo Sankta Albano (Erfurto)

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La Preĝejo Sankta Albano (germane: Albanikirche) estis paroĥa preĝejo en la urbokerno de Erfurto.

Historio[redakti | redakti fonton]

La kirko troviĝis en la Bahnhof-strato ĉe la angulo kun Mühlgasse, kie nun estas burodomo de Dresdner Bank.

Ĝia unua dokumenta mencio estis en 1125. Post la enkonduko de Reformacio en 1525 la komunumo ja protestantiĝis sed ne plu uzis la ejon por diservoj. Okupante Erfurton dum la Tridekjara milito, la svedoj malkonstruigis ĝin en 1647 kaj uzis la brikojn por plibonigi la ĉirkaŭfortikaĵon.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Gerd Schöneburg: Kirchen im Erfurter Gebiet, Erfurt 2007.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]