Preĝejo Sankta Anna (Horjani)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Paroĥa preĝejo de
Sankta Anna
Preĝejo de Sankta Anna en Horjani
Preĝejo de Sankta Anna en Horjani
Rotunda
Loko
Ŝtato Ukrainio
Municipo Uĵhorodo
Bazaj informoj
Religio kristanismo
Rito romkatolika eklezio
Arkitektura priskribo
Konstruado
Specifo
Konstrumaterialo masonita
Ligiloj
vdr

Preĝejo de Sankta Anna estas romkatolika Monumento historia en Ukrainio, en urbo Uĵhorodo, pli precize en iama vilaĝo Horjani. Ĝi apartenas al la plej malnovaj arkitekturaj monumentoj de Ukrainio.

Historio[redakti | redakti fonton]

La rotondo supozeble konstruiĝis en la 10-a jarcento. Ĝi longe apartenis al riĉa hungara familio Drugeth. En nekonata tempo oni alkonstruis al la rotondo diversajn partojn. Post la mezepoko la preĝejo malgraviĝis kaj restis en la manoj de katolikanoj. Foje la jezuitoj profitis ĝin. En 1911 oni renovigis ĝin. En 1949 Sovetunio transdonis la preĝejon al la ortodoksa eklezio kaj en 1962 oni malpermesis la funkciadon. En la 1980-aj jaroj oni restaŭris la raran preĝejon. Ekde 1990 la grekokatolikanoj uzas la preĝejon, sed dum kermeso romkatolika kaj hungarlingva meso okazas.

Konstruaĵo[redakti | redakti fonton]

La preĝejo havas unu navon kaj super la enirejo malaltan turon, kiu kreskiĝis el la navo. Post la navo sekvas la mezepoka rotondo, kiu havas sesangulan strukturon. Tio estas malofta kaj nekutima en [centra) Eŭropo, similaĵoj estas mulnombre nur en Armenio.

La preĝejo estas pilgrimejo.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Interno de la preĝejo