Preĝejo Sankta Gotardo (Erfurto)

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La Preĝejo Sankta Gotardo (germane: Gotthardtkirche) estis paroĥa preĝejo en la urbokerno de Erfurto. Ĝi troviĝis en la Gotthardt-strato (nr. 20), kontraŭe al la komenco de Hüter-strateto kaj estis sub patroneco de Sankta Gotardo de Hildesheim.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua dokumenta mencio estis en 1182; ĝi estis la paroĥa preĝejo por la ĉirkaŭantaj stratetoj. Post la enkonduko de Reformacio en 1525 oni ne plu uzis ĝin por diservoj. Ĝi disfalis malrapide sed kontinue la sekvontajn jarcentojn.

En 1740 oni malkonstruis la ruinon sed konservis la turon. Pro kadukiĝo finfine ankaŭ tiu restaĵo devis esti malkonstruita en 1858.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Gerd Schöneburg: Kirchen im Erfurter Gebiet, Erfurt 2007.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]