Preĝejo Sankta Jozefo (Mogersdorf)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Preĝejo Sankta Jozefo
Preĝejo Sankta Jozefo en Mogersdorf
Preĝejo Sankta Jozefo en Mogersdorf
Loko
Ŝtato Aŭstrio
Bazaj informoj
Religio kristanismo
Rito romkatolika eklezio
Arkitektura priskribo
Konstrustilo baroko
Konstruado
Specifo
Konstrumaterialo masonita
Ligiloj
vdr

Preĝejo Sankta Jozefo estas romkatolika preĝejo en Aŭstrio, en Burgenlando, en Mogersdorf, ĉe la ĉefplaco.

Historio[redakti | redakti fonton]

En la tiutempa "Nagyfalu" estis kirko apartenanta al abatejo de Szentgotthárd jam en 1664, kiun oni malkonstruis kaj konstruis novan preĝejon en 1775.

Konstruaĵo[redakti | redakti fonton]

La preĝejo havas kvadratan turon super la enirejo. La turo kreskiĝis rekte el la navo. Interne sur la baldakeno la fresko prezentas la faman kontraŭturkan venkon, kiam ĉevalista soldato levas supren la hungaran flagon. La bildo estis pentrita en 1912. La ĉefaltaro kaj la flankaltaro estis farita en 1900 laŭ novromanika stilo. Apud la ĉefaltaro la skulptaĵo venis el kapelo Schösslberg. La predikejo devenas el la 18-a jarcento.

La preĝejo estas pilgrimejo.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.