Preĝejo Sankta Ladislao (Kőbánya)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Paroĥa preĝejo de
Ladislao la 1-a (Hungario)
Aerfoto pri la preĝejo de Sankta Ladislao en Kőbánya
Aerfoto pri la preĝejo de Sankta Ladislao en Kőbánya
katolika preĝejo
Loko
Ŝtato Hungario
Municipo Budapeŝto, Kőbánya
Bazaj informoj
Religio kristanismo
Rito romkatolika eklezio
provinco Pest (departemento)
diocezo Esztergom-Budapeŝto
Dato de konsekro 1900
Statuso paroĥa preĝejo
Arkitektura priskribo
Arkitektoj Ödön Lechner
Konstruado 18941899
Specifo
Longo 50 m
Alto 83 m (la plej alta turo de Budapeŝto)
Konstrumaterialo masonita
Ligiloj
vdr

Preĝejo de Sankta Ladislao la 1-a (Hungario) estas romkatolika preĝejo en Hungario, en la ĉefurbo Budapeŝto, en distrikto Kőbánya, sur la placo same nomata (hungare) Szent László.

Historio[redakti | redakti fonton]

La preĝejo konstruiĝis en la 1890-aj jaroj. Dum la 2-a mondmilito ĝi parte detruiĝis kaj en 1957 fajro okazis en la malgranda turo. Inter 1974-1994 la preĝejo renoviĝis.

Konstruaĵo[redakti | redakti fonton]

La konstruaĵo situas sola, antaŭ la preĝejo en la parko skulptaĵo pri Sankta Ladislao estas videbla. La preĝejo havas 3 navojn, ĉefturon kaj flankoturojn. La ĉefenirejo troviĝas sub la ĉefturo. Dum la konstruado uzis marmorojn kaj diversajn ceramikaĵojn. En la proksimeco la paroĥo etendiĝas.

La preĝejo estas Monumento historia kaj protektata laŭ eksterlandaj vidpunktoj. Kermeso okazas la 27-an de junio.

Fontoj[redakti | redakti fonton]