Preĝejo Sankta Luko (Erfurto)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
La Kirko Sankta Luko en 2009

La Preĝejo Sankta Luko estas evangelia kirko en Daberstedt, urbokvartalo de Erfurto.

Historio[redakti | redakti fonton]

La kirko de ĉe la erfurta Stadt-vojo (Stadtweg) konstruitis en 1911/12, post kiam la loĝantoj de la nova loĝadkvartalo Neudaberstadt jam en 1905 estis fondinta porkonstrua societo. Ĝi konstruitis novbarokstile laŭ la planoj de la arkitekto Kummer kun la intenco imiti la iaman kapelon de Sankta Georgo de sur la Hirnziegen-monto. En la 4-a de aŭgusto 1912 ĝi konsekritis solene. La nunan nomon ĝi ricevis nur en 1962, okaze de la 50-a datreveno konsekriga.

La preĝejo detruitis per bombardado en 1945 kaj poste (ĝis 1948) rekonstruitis. En 1970 oni restaŭris la internon. Ekde la 1990-aj jaroj komenciĝis kompleta renovigo de la tuto inkluzive de la orgeno, la ŝtuparo, la enirejo kaj la eksteraj vandoj - sen paroli pri la ĉirkaŭaĵo apuda. En la 2-a de septembro 2012 oni festis en brilege la 100-an datrevenon konsekrigan.[1]

Subnotoj[redakti | redakti fonton]

  1. Herbert Rietz:Gottesdienst im Gasthof. Gemeinde feiert 100. Jahr der Einweihung der Lukaskirche im Stadtweg. Thüringische Landeszeitung, 31-a de aŭgusto 2012

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]