Preĝejo Sankta Maŭrico (Bakonybél)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Paroĥa preĝejo de
Sankta Maŭrico
Preĝejo de Sankta Maŭrico en Bakonybél
Preĝejo de Sankta Maŭrico en Bakonybél
paroĥopreĝejoabatejo • katolika preĝejo
Loko
Ŝtato Hungario
Municipo Bakonybél
Bazaj informoj
Religio kristanismo
Rito romkatolika eklezio
provinco Veszprém
diocezo Veszprém
Statuso paroĥa preĝejo
Arkitektura priskribo
Konstruado 17501754
Specifo
Konstrumaterialo masonita
Ligiloj
vdr

Benediktana preĝejo de Sankta Maŭrico estas romkatolika Monumento historia kaj abatejo en Hungario, en vilaĝo Bakonybél.

Historio[redakti | redakti fonton]

Onidire la monaĥejo fondiĝis en 1018. En la 1020-aj jarojen la proksimeco vivis Sankta Gerardo kiel ermito. La monaĥejo bruldetruiĝis en 1287. Inter 1534-1539 la monaĥejo estis trakonstruita al defenda kastelo, kiu baldaŭe ruiniĝis pro la kontraŭturkaj bataladoj. En la 1750-aj jaroj nova preĝejo konstruiĝis, sed ĝi bruldetruiĝis en 1780. La renovigo daŭris 2 jarojn. La orgeno ekfunkciis en 1822.

La rekonstruita monaĥejo ricevis pilgrimlokan rajton en 1769, oni konstruis apartan kapelon por la pilgrimantoj.

Preĝejo[redakti | redakti fonton]

En mezo de la fasado troviĝas la enirejo, sed la turo altiĝas flanke de la fasado. Interne la ĉefaltaro estis farita en 1758 kaj ĝi montras sur nebulo Sanktan Maŭricon, malantaŭe la martiroj. Pli supre estas videbla kronado de Sankta Maria, malsupre estas Stefano la 1-a (Hungario) kun Gizela de Bavario. En flankoj de la altara bildo skulptaĵoj pri Ladislao la 1-a (Hungario) kaj Emeriko de Hungario situas.

En la navo 2 flankaj altaroj troviĝas. Unu estas altaro de Sankta Maria, la alia estas altaro de Sankta Benedikto. Ĉefa fresko de la navo prezentas Sanktan Familion pentritan en 1779. La predikejo fariĝis en 1760.

Monaĥejo[redakti | redakti fonton]

La monaĥejo formanta U-literon aliĝas al preĝejo, tial la du konstruaĵoj formas kune kvadraton.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Aerfoto
Aerfoto
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.