Preĝejo Sankta Maria La Pleja (Arundo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Preĝejo Sankta Maria la Pleja

La Preĝejo Sankta Maria La Pleja, hispane Iglesia de Santa María la Mayor de Arundo (provinco Malago, Hispanio), altigita al la kategorio je kapitula kirko fare de la reĝo Fernando la Katolika, estis konstruita sur la iama alĥama moskeo de la urbo, verko de la 13a jarcento el kiu ankoraŭ konserviĝas la restoj de la mihrabo. La preĝejo ekkonstruiĝis tuj post la rekonkero en 1486 de la placo fare de kristanaj trupoj. La konstruado daŭris du jarcentojn kaj pro tio videblas du arkitektaj stiloj laŭ la malsamaj konstruetapoj.

Bildaro[redakti | redakti fonton]