Preĝejo Sankta Mikaelo (Kvenko)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Preĝejo Sankta Mikaelo

La Preĝejo Sankta Mikaelo estas antikva katolika kirko de Kvenko en Kastilio-Manĉo, Hispanio. La preĝejo staras sur platformo en la ravino de la rivero Júcar, kune al la antikva murego, kaj ĝi estas unu el la plej antikvaj parokoj de la urbo. La preĝejo estis cedita de la Diocezo de Kvenko al la urbodomo meze de la 20-a jarcento kaj adaptita por koncert-halo.

Verŝajne ĝi estis konstruita en la 13-a jarcento, kun simpla strukturo: navo el mamposterio kovrita per tavolo el ligno, duoncirkla absido kaj turo.