Preĝejo Sankta Nikolao (Lockenhaus)
Preĝejo de Sankta Nikolao | |
---|---|
Preĝejo de Sankta Nikolao en Lockenhaus
| |
kristana preĝejo • paroĥopreĝejo | |
Loko | |
Ŝtato | Aŭstrio |
Bazaj informoj | |
Religio | kristanismo |
Rito | romkatolika eklezio |
provinco | Burgenlando |
diocezo | Eisenstadt |
Dato de konsekro | 1669 |
Statuso | paroĥa preĝejo |
Arkitektura priskribo | |
Konstrustilo | baroko |
Konstruado | 1655–1669 |
Specifo | |
Konstrumaterialo | masonita |
Ligiloj | |
Preĝejo de ambaŭ Sankta Nikolaoj estas romkatolika preĝejo en Aŭstrio, en Burgenlando, en Lockenhaus (hungare: Léka, kroate: Likva), en la ĉefplaco.
Historio[redakti | redakti fonton]
Dum la mezepoko kirko (kaj monaĥejo ekde 1316) de franciskanoj funkciis tie, kiun la turkoj detruis en 1532. Hungara magnata familio Nádasdy konstruis la preĝejon kaj apude abatejon por Aŭgustenanoj en la 17-a jarcento. Post 1820 la abatoj estis forigitaj, la abatejo poste iĝis kastelo de familio Esterházy. La preĝejo estis renovigita en 1895, 1913 kaj en 1986. En 2003 nova orgeno estis instalita, la plej granda en la regiono.
Konstruaĵo[redakti | redakti fonton]
La preĝejo formas longan grekan krucon. La turo situas flanke. En la anguloj estas kapeloj. La ĉefaltaro estas videbla ekde 1656 kaj prezentas ambaŭ Sanktajn Nikolaojn. En la navo menciindas skulptaĵoj pri Stefano la 1-a (Hungario) kaj Ladislao la 1-a (Hungario). Resume estas 6 altaroj. Sub la navo estas keloj, kie familianoj de Esterházy estis entombigitaj. Apud la kriptoj sur la muro estas pentraĵo farita en 1772 kaj altaro kun kopia bildo pri Sankta Maria.
La preĝejo estas pilgrimejo. En 1988 "Lockenhaus Ĉambromuziko Festivalo" komenciĝis kun koncerta serio "Musica Sacra Lockenhaus". Antaŭ la preĝejo kolono memore al pesto fariĝis en 1719.
Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]
- La festivalo muzika en Lockenhaus. Arkivigite je 2009-11-01 per la retarkivo Wayback Machine germane angle
Fontoj[redakti | redakti fonton]
- Angla kaj hungara Vikipedioj
- hungare kun bildoj
- (hungare)