Preĝejo Sankta Nikolao (Lepsiko)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Nikolaikirche Leipzig

La Nikolai-preĝejo estas krom la Thomas-preĝejo la plej konata preĝejo de Lepsiko. Ĝi estis centra elirpunkto de la pacema revolucio en la GDR aŭtune 1989 kun postsekva murfalo en Berlino kaj la reunuiĝo de Germanio la 3-an de oktobro 1990. La aliformado kaj ekipado de la interno de Nikolai-preĝejo estas grava kreitaĵo de la klasikismo.

Historio kaj konstruhistorio[redakti | redakti fonton]

La urba kaj paroka preĝejo St. Nikolai estis konstruata laŭ romanika stilo ekde 1165 post la transdono de la urba kaj foira privilegioj al Lepsiko. Je la okcidenta flanko de la preĝejo la romanika origino ĝis nun estas videbla. En la 15-a kaj 16-a jarcentoj okazis pliampleksigoj kaj la kompleta alikonstruado al trinava malfrugotika halopreĝejo.

En 1452 Nikolai-preĝejo ricevis per Osanna sian unuan sonorilon, ornamita per prezentadoj de la krucumita Jesuo kaj la kvar evangeliistoj, Sankta Marteno kaj la patronsanktulo de ĉi tiu preĝejo, sankta Nikolao. La sonorilo ne nur anoncis la diservojn, sed ankaŭ estis uzata kiel fajrosonorilo.[1].

La 25-an de majo 1539 la reformatoro Justus Jonas la pli maljuna kaj Martin Luther enkondukis per siaj predikoj la reformacion en Lepsiko. Per tio la preĝejo fariĝis rezidejo de la unua superintendanto de la urbo Johann Pfeffinger.

Sanktan Vendredon, la 7-an de aprilo 1724 Johann Sebastian Bach unuafoje prezentis en Nikolaj-preĝejo sian ĝis tiam plej ampleksan verkon, la pasionon laŭ Johano.

Kadre de la klerismo kaj de la revolucia arkitekturo oni alikonstruis la internon de la preĝejo inter 1784 kaj 1797 laŭ la idealo de la prakabano (arboj = kolonoj, foliaro, ktp.). Sur tio ankaŭ montras la palmkolono starigita en 1999 antaŭ la preĝejon.

La lastaj gravaj konstruaj ŝanĝoj okazis ekde 1901 ĝis 1902 ĉe la ekstera fasado. Oni konservis la malfrugotikan aspekton.

La lundomanifestacioj, kiuj direktiĝis kontraŭ la reĝimo de GDR, evoluis el la lundopreĝadoj, kiuj okazis en Nikolai-preĝejo jam komence de la 1980-aj jaroj kaj kiujn vizitis komence nur kelkaj malmultaj homoj. En la malfruaj novembrotagoj de 1982 oni publike montris en Nikolai-preĝejo unuafoje en GDR grandan montrotabulon kun la simbolo por glavoj en plugilbekojn. Fine de la 1980-aj jaroj ĉiusemajne dek mil, foje eĉ pli ol 100.000 homoj, iris dum la lundomanifestacioj sur la lepsikajn stratojn, por manifestacii por demokratio, liberaj balotoj, libereco por vojaĝi en la okcidentajn landojn kaj la reunuiĝo de Germanio. En la jaro 1995 Frank Beyer produktis filmon titolitan laŭ la preĝejo, kiu artisme pritraktis la okazintaĵojn de la jaro 1989.

Kvankam Nikolaj-preĝejo nure apartenas al la evangela eklezio, la preĝejo estas uzata de ambaŭ konfesioj, do ankaŭ de la katolika preposta paroko por la celebrado de la dimanĉa meso kaj aliaj festoj.

Ĝis la 30-a de marto 2008 Christian Führer estis pastro de Nikolai-preĝejo. Lia sukcedinto estas Bernhard Stief.

Interno kaj ekipo[redakti | redakti fonton]

Ekde 1784 ĝis 1797 La lepsika urbkonstruisto Johann Carl Friedrich Dauthe fundamente alikonstruis la internon de de la preĝejo laŭ klasikisma stilo. La pentraĵojn de la klasikima ekipo kreis la lepsika akademidirektoro Adam Friedrich Oeser. La alikonstruadon de Dauthe influis la arkitekturteorio de Marc-Antoine Laugier. La tutkoncepto laŭas la postulojn de Laugiers en la ĉapitro „De la difficulté de décorer les églises gothques“ el „Observations sur l'architecture“ (Den Haag 1765). Laugier sin esprimas pozitive pri la gotikaj preĝejoj, volas tamen ilin korekti laŭ klasikismaj formoj kaj forigi mezepokajn ekiperojn.

La orgeno devenas de instrumento de Friedrich Ladegast el la jaro 1862, kiu tiam estis la plej granda pregejorgeno de Saksio kaj kiu kunpregis la romantisman interpretadon de la orgenkomponaĵoj de Johann Sebastian Bach en la dua duono de la 19-a jarcento. En 1902/03 firmao Wilhelm Sauer (Frankfurto ĉe Odro) alikonstruis kaj pliampleksigis la orgenon. Restaŭrado dum 1986-88 rezultigis la elektrizon de la traktilaro far VEB Orgelbau Sauer (Frankfurt ĉe Odro). En 2002/03 okazis novkonstruado far orgenmanufakturo Hermann Eule en Bautzen, kiu orientiĝis je la orgeno de Ladegast, sed ankaŭ plejparte integras la ceteran historian substancon. La alikonstruado de la ludotablo transprenis la modelistoj de firmao Porsche AG. La uzado aŭ prezentado de la orgeno estas pagodeva.

Bildaro[redakti | redakti fonton]

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Heinrich Magirius: Nikolaikirche Leipzig (Schnell u. Steiner, Kleiner Kunstführer), München 1991
  • Heinrich Magirius: Die Umgestaltung des Innenraums der Nikolaikirche zu Leipzig durch Johann Carl Friedrich Dauthe 1784 bis 1797. In: Gebaute Vergangenheit heute - Berichte aus der Denkmalpflege, Berlin/München 1993, ISBN 3-345-00530-1
  • Reinhard Wegner, Gotik und Exotik im Zeitalter der Aufklärung. Der Umbau der Nikolaikirche in Leipzig. In: Deutsche Baukunst um 1800. Köln usw.: Böhlau (2000) S. 53-63.
  • Mit den Geschehnissen um die Nikolaikirche von 1987 - 1989 setzt sich der Schriftsteller Erich Loest in seinem Roman Nikolaikirche auseinander, Leipzig 1995, ISBN 3-423-12448-2. Das Buch wurde 1995 verfilmt.
  • Ein etwas anderes Bild aus Sicht jugendlicher Oppositioneller zeichnet der Schriftsteller Martin Jankowski, der jahrelang selbst die Friedensgebete mitgestaltete, in seinem Roman Rabet oder Das Verschwinden einer Himmelsrichtung; München 1999, ISBN 3-933902-03-7.
  • Martin Jankowski: Der Tag, der Deutschland veränderte - 9. Oktober 1989. Evangelische Verlagsanstalt, Leipzig 2007, ISBN 978-3-374-02506-0
  • Christian Dietrich, Uwe Schwabe (Hg.): Freunde und Feinde. Friedensgebete in Leipzig zwischen 1981 und dem 9. Oktober 1989. Evangelische Verlagsanstalt, Leipzig 1994
  • Karl Czok: Die Nikolaikirche Leipzig. Edition Leipzig 1992 ISBN 3-361-00390-3

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Nikolaikirche Leipzig Baugeschichte http://www.nikolaikirche-leipzig.de/index.php?option=com_content&task=view&id=110&Itemid=57 am 6. Januar 2007

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]