Preĝejo Sankta Nikolao (Lockenhaus)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Preĝejo de
Sankta Nikolao
Preĝejo de Sankta Nikolao en Lockenhaus
Preĝejo de Sankta Nikolao en Lockenhaus
kristana preĝejoparoĥopreĝejo
Loko
Ŝtato Aŭstrio
Bazaj informoj
Religio kristanismo
Rito romkatolika eklezio
provinco Burgenlando
diocezo Eisenstadt
Dato de konsekro 1669
Statuso paroĥa preĝejo
Arkitektura priskribo
Konstrustilo baroko
Konstruado 1655–1669
Specifo
Konstrumaterialo masonita
Ligiloj
vdr

Preĝejo de ambaŭ Sankta Nikolaoj estas romkatolika preĝejo en Aŭstrio, en Burgenlando, en Lockenhaus (hungare: Léka, kroate: Likva), en la ĉefplaco.

Historio[redakti | redakti fonton]

Dum la mezepoko kirko (kaj monaĥejo ekde 1316) de franciskanoj funkciis tie, kiun la turkoj detruis en 1532. Hungara magnata familio Nádasdy konstruis la preĝejon kaj apude abatejon por Aŭgustenanoj en la 17-a jarcento. Post 1820 la abatoj estis forigitaj, la abatejo poste iĝis kastelo de familio Esterházy. La preĝejo estis renovigita en 1895, 1913 kaj en 1986. En 2003 nova orgeno estis instalita, la plej granda en la regiono.

Konstruaĵo[redakti | redakti fonton]

La preĝejo formas longan grekan krucon. La turo situas flanke. En la anguloj estas kapeloj. La ĉefaltaro estas videbla ekde 1656 kaj prezentas ambaŭ Sanktajn Nikolaojn. En la navo menciindas skulptaĵoj pri Stefano la 1-a (Hungario) kaj Ladislao la 1-a (Hungario). Resume estas 6 altaroj. Sub la navo estas keloj, kie familianoj de Esterházy estis entombigitaj. Apud la kriptoj sur la muro estas pentraĵo farita en 1772 kaj altaro kun kopia bildo pri Sankta Maria.

La preĝejo estas pilgrimejo. En 1988 "Lockenhaus Ĉambromuziko Festivalo" komenciĝis kun koncerta serio "Musica Sacra Lockenhaus". Antaŭ la preĝejo kolono memore al pesto fariĝis en 1719.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Fontoj[redakti | redakti fonton]