Preĝejo Sankta Paŭlo (Erfurto)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Preĝejo Sankta Paŭlo
kristana preĝejo
Bazaj datoj
Konstrustilo Gotika arkitekturo vd
Lando Germanio vd
Situo Erfurto
Situo
Geografia situo 50° 58′ 34″ N, 11° 1′ 40″ O (mapo)50.976211.0278Koordinatoj: 50° 58′ 34″ N, 11° 1′ 40″ O (mapo)
Preĝejo Sankta Paŭlo (Turingio)
Preĝejo Sankta Paŭlo (Turingio)
DEC
Preĝejo Sankta Paŭlo
Preĝejo Sankta Paŭlo
Lokigo de Turingio en Germanio
Situo de Preĝejo Sankta Paŭlo
Map
Preĝejo Sankta Paŭlo
vdr

Preĝejo Sankta Paŭlo (germane Paulskirche) estis unu el la multnombraj preĝejoj en la urbocentro de Erfurto, Germanujo (Paulstraße nr. 11). Hodiaŭ de tio nur restis turo.

Historio[redakti | redakti fonton]

La preĝejo estis unuafoje menciita en 1216 kiel paroĥa preĝejo. En 1465 oni konstruis la turon, tri jarojn poste rekonstruitis la preĝejo. La navo troviĝis norde de la turo kaj estis renovigita en 1648. Post fajro en 1736 oni malkonstruis la navojn sed lasis la turon, kiun oni restaŭradis, plialtigis je unu etaĝo kaj ekuzis kiel kampanilon por la Dominikana preĝejo. La lastaj restoj de la navo forigitis en 1759.

Kafejoj[redakti | redakti fonton]

La unua etaĝo de la enkirka kafejo, 2014

Ĝis 2015 ĉi tie troviĝis la Kafejo Paul, kies luprenanto prizorgas ankaŭ la turon. La kelneroj (sub gvido de s-ro Vetter) responsis dum la 91-a Germana Esperanto-Kongreso pri la manĝaĵoj de la kongresanoj. Post 2015 la kafejo de tempo al tempo uzitis far la anoj de la Konsilantargimnazio evangelia. De tempo al tempo okazis ene malgrandaj ekspozicioj kaj kultureventoj.

En decembro 2018 malfermis Julius Tantoh kaj lia teamo afrikan kafejon samloke kaj samnome.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]