Preĝejo Sanktaj Simono kaj Judaso (Erfurto)
La evangelia vilaĝa Preĝejo Sanktaj Simono kaj Judaso troviĝas en Rohda (Haarberg), sudorienta kvartalo de Erfurto.
Historio[redakti | redakti fonton]
Ĝis 1717 troviĝis sur la grundo de la kirko eta kapelo kun turo. Ĝin oni malkonstruis por konstrui preĝejon (finfarita en 1755).
Arkitekturo[redakti | redakti fonton]
La modesta barokstila kirko havas duoblan galerion kaj pupitro-altaron kun la enskribo Folget mir nach! (tradukite: Sekvu min!). La orgeno farita de la erfurtano Johann Georg Schröter estis translokita alien pro konstrulaboroj: remuntado ĝis nun ne eblis. La renovigo de la traboj kaj la muroj finis en 1990.