Preĝejo Stefano la 1-a (Berhida)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Preĝejo de
Sankta Stefano la 1-a (Hungario)
Preĝejo Sankta Stefano la 1-a (Hungario) en Berhida
Preĝejo Sankta Stefano la 1-a (Hungario) en Berhida
kristana preĝejo
Loko
Ŝtato Hungario
Municipo Berhida
Bazaj informoj
Religio kristanismo
Rito romkatolika eklezio
provinco Veszprém
diocezo Veszprém
Dato de konsekro 1778
Arkitektura priskribo
Konstrustilo baroko
Konstruado
Specifo
Konstrumaterialo masonita
Ligiloj
vdr

Preĝejo Stefano la 1-a (Hungario) estas romkatolika preĝejo en Hungario, en urbo Berhida, en la ĉefplaco.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua mencio pri la preĝejo okazis en 1300. En 1702 ĝi estis kaduka, ruina. Inter 1772-1778 nova baroka preĝejo konstruiĝis en la loko de la ruino. La internaj muroj estis pentritaj en 1773.

Konstruaĵo[redakti | redakti fonton]

Fresko de la sanktejo prezentas Sanktan Triunuon. En la 4 anguloj la 4 evangeliistoj pentriĝis. Iom dekstre kaj maldekstre la bildoj prezentas reĝon Sanktan Ladislaon. Sur la flankomuroj la hungaraj sanktuloj videblas: Stefano la 1-a (Hungario), Elizabeto de Hungario, Emeriko de Hungario kaj Sankta Margareta de Hungario. La baroka altaro prezentas Immaculata-n. Ankaŭ la predikejo estas baroka.

Kermeso okazas en la 8-an de oktobro.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Cetere ankaŭ estas pli malnova kirko de Sankta Ladislao en Berhida, kiu ne konfuziĝu kun la Stefana kirko. Jen du fontoj pri la dua kirko:

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.