Preĝejo apostolo Bartolomeo (Hegyeshalom)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Paroĥa preĝejo de
Apostolo Bartolomeo
Preĝejo apostolo Bartolomeo en Hegyeshalom
Preĝejo apostolo Bartolomeo en Hegyeshalom
kristana preĝejo
Loko
Ŝtato Hungario
Municipo Hegyeshalom
Bazaj informoj
Religio kristanismo
Rito romkatolika eklezio
provinco Győr-Moson-Sopron
diocezo Győr
Arkitektura priskribo
Konstruado
Specifo
Konstrumaterialo masonita
Ligiloj
vdr

Preĝejo apostolo Bartolomeo estas romkatolika Monumento historia en Hungario, Hegyeshalom.

Historio[redakti | redakti fonton]

Laŭ la esploroj en la 1100-aj jaroj ununava romanika kirko kun duonronda absido funkciis tie. Baldaŭe la preĝejo ricevis gotikan aspekton kaj interne oni pentris bildojn. En la 14-a jarcento oni malkonstruis la absidon por pli nova plurangula absido. Ankaŭ la navo iĝis pli longa. En la 1600-aj jaroj oni konstruis turon super la absido kaj ankaŭ defendan muron ĉirkaŭ la preĝejon. En la sekva jarcento germanoj alvenis kaj konstruis novajn partojn al la preĝejo. En 1663 la preĝejo situis en mezo de tombejo kaj ĉirkaŭis ĝin defenda muro. En la 18-a jarcento la turo plialtiĝis kaj barokiĝis precipe interne. En 1850 oni konstruis novan sanktejon kaj la pli malnova iĝis loko de la orgeno. En 1979 renovigo okazis.

Konstruaĵo[redakti | redakti fonton]

La konstruaĵo prezentas diversajn stilojn kaj aspektas fortresopreĝejo. En 1720 oni konstruis novan ĉefaltaron, kiu prezentas apostolon Bartolomeon. En 1780 nova predikejo konstruiĝis.

Kermeso okazas en la 24-an de aŭgusto.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.