Preĝejo Ĉieliro de Maria (Lepoglava)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Preĝejo de
Ĉieliro de Maria
Preĝejo de Ĉieliro de Maria en Lepoglava
Preĝejo de Ĉieliro de Maria en Lepoglava
Loko
Ŝtato Kroatio
Bazaj informoj
Religio kristanismo
Rito romkatolika eklezio
Statuso paroĥa preĝejo de 1786
Arkitektura priskribo
Konstruado
Specifo
Konstrumaterialo masonita
Ligiloj
vdr

Preĝejo de Ĉieliro de Maria (kaj ankaŭ de Senmakula Koncipiĝo) estas romkatolika preĝejo en Kroatio, en urbo Lepoglava.

Historio[redakti | redakti fonton]

Hungaraj paŭlanoj fondis tie abatejon en la frua 15-a jarcento. La gotika kirko konstruiĝis en 1415. En 1458 la turkoj bruldetruis la konstruaĵojn. Poste oni konstruis pli novan barokan preĝejon, la trakonstruita abatejo similis iomete al burgo. Pro la turka minaco la hungaraj paŭlanoj elektis Lepoglava-n tutlanda administra centro en 1570. En 1582 la pastroj fondis gimnazion, en 1570 riĉan bibliotekon. En 1637 la renovigita preĝejo estis denove konsekrita. En 1714 la kroataj paŭlanoj fondis memstaran kroatan paŭlanan ordenon. En 1786 la ordeno ne plu rajtis funkcii. La abatejo transformiĝis al malliberejo en 1854, tamen baldaŭe la pastroj rericevis ĝin. En 1880 tertremo, en 1944 la 2-a mondmilito faris detruojn. En 1989 la preĝejo plene renoviĝis.

Konstruaĵo[redakti | redakti fonton]

La ĉefaltaro (farita en la 18-a jarcento) estas impona barokaĵo. La orgeno estas la plej malnova en Kroatio.

La preĝejo estas pilgrimloko.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Parto de la ĉefaltaro en Lepoglava
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.