Preĝejo Anĝela Sankta Maria (Nyírbátor)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Paroĥa preĝejo de
Anĝela Sankta Maria
kristana preĝejo
Loko
Ŝtato Hungario
Municipo Nyírbátor
Bazaj informoj
Religio kristanismo
Rito romkatolika eklezio
provinco Szabolcs-Szatmár-Bereg
diocezo Debrecen-Nyíregyháza
Dato de konsekro 1725 (duafoje)
Statuso paroĥa preĝejo
Arkitektura priskribo
Konstrustilo malfrugotiko, baroko
Konstruado
Specifo
Konstrumaterialo masonita
Ligiloj
vdr

Minoritana preĝejo de Anĝela Sankta Maria estas romkatolika historia monumento en Hungario, en urbo Nyírbátor.

Preĝejo[redakti | redakti fonton]

Ekde la 14-a jarcento kirko de Sankta Georgo funkciis en tiu urbo [1]. En 1488 franciskanoj konstruis malfrugotikan kirkon en tiu loko, tial la turo situas ne ĉe la enirejo, sed ĉe la sanktejo. Aliaj supozas, ke en 1479 (tra)konstruiĝis la nun videbla preĝejo [2][rompita ligilo]. Inter 1717-1725 ĝi estis tra- kaj rekonstruita. En la 18-a jarcento minoritanoj alvenis kaj ili transprenis la taskojn. En 1737 oni faris altaron honore al la loka bienulo "Krucsay", en 1751 oni faris altarojn pri Sankta Anna kaj Pietá, post 2 jaroj pretiĝis la ĉefaltaro. En 1834 skismo, en 1889 incendio okazis. Oni faris orgenon en 1895. En 1957, poste en la 1970-aj jaroj oni renovigis la preĝejon, 2011 oni plene renovigis la preĝejon.

Monaĥejo[redakti | redakti fonton]

La monaĥejo por franciskanoj konstruiĝis kune kun la preĝejo. En 1514 armeo de György Dózsa disrabis la monaĥejon. Ankaŭ en 1527 ĝi estis disrabita, poste en 1566 ĝi forlasiĝis, poste iomete ruiniĝis. Alia informo diras, ke en 1587 oni prirabis kaj ruinigis la konstruaĵon kun la preĝejo. La monaĥejo rekonstruiĝis en 1744. En 1911 lernejo ekfunkciis en la konstruaĵo. En la 1990-aj jaroj oni renovigis la monaĥejon, pli precize la muzeon.

Konstruaĵoj[redakti | redakti fonton]

La preĝejo kun la monaĥejo formas U-literon. Apude situas skulptaĵo pri Gabrielo Bethlen. Menciindas, ke estas vojeto al la simila Kalvinana preĝejo (Nyírbátor). La enirejo troviĝas en la preĝeja parto. Iom post la enirejo aliĝas la L-majuskla monaĥejo. Navo de la preĝejo estas pli larĝa, ol la tre longa plurlatera sanktejo. La malalta turo formas kvadraton. Interne menciindas la skulptitaj altaroj, same la predikejo.

La konstruaĵoj jam ne apartenas al la minoritatoj, en la monaĥejo muzeo funkcias.

Legendo pri la altaro[redakti | redakti fonton]

En la preĝejo estas videbla skulptita malfrugotika altaro nomata Passio aŭ Krucsay [kruĉai] [3][rompita ligilo]. Laŭ la onidiro János Krucsay estis kapitano de Francisko Rákóczi la 2-a. Sinjorino Kruĉay ofte estis malfidela. Baldaŭe Sinjoro Krucsay iris al juĝisto, kiu kondamnis la edzinon je morto. La edzino tamen pluvivis, ĉar la edzo pardonis al ŝi. La edzino devis surskribi dokumenton: se denove okazos malfideleco, ŝi mortos. Tio okazis kaj la juĝisto denove kondamnis ŝin je morto. Ŝi senkapiĝis en 1728. Post 3 monatoj Krucsay denove edziĝis, poste li financis la altaron havantan la nomon Krucsay.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.