Preĝejo Patrono de Hungaroj (Keszthely)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Paroĥa preĝejo Patrono de Hungaroj
Preĝejo de Patrono de Hungaroj en Keszthely
Preĝejo de Patrono de Hungaroj en Keszthely
katolika preĝejo
Loko
Ŝtato Hungario
Municipo Keszthely
Bazaj informoj
Religio kristanismo
Rito romkatolika eklezio
provinco Veszprém
diocezo Veszprém (urbo)
Statuso paroĥa preĝejo
Arkitektura priskribo
Konstrustilo gotiko
Konstruado
Specifo
Konstrumaterialo masonita
Ligiloj
vdr

Preĝejo de Patrono de Hungaroj, hungare: Magyarok Nagyasszonya estas romkatolika historia monumento en Hungario, en Keszthely, laŭ la ĉefplaco. La hungaroj uzas ankaŭ la simplan nomformon főtéri templom (=ĉefplaca templo).

Historio[redakti | redakti fonton]

En Keszthely en 1385 franciskanoj alvenis, kiuj konstruis la kirkon kaj la apudan monaĥejon ekde la sekva jaro. Tamen arkeologoj trovis en 1957 en la sama loko pli malnovan kapelon. La kirko mem konstruiĝis iterrompe, la sanktejo kaj la sakristio estas pli malnova, ol la navo. En la 1550-aj jaroj ĝi estis trakonstruita burgo pro la kontraŭturkaj bataladoj. En 1723 la franciskanaj monaĥoj revenis, ili komencis la rekonstruadon, krome ili alkonstruis kapelon de Sankta Anna. Spite tion en 1788 ili estis forigitaj, la monaĥejo iĝis kazerno. En 1799 György Festetics (politikisto) akiris la preĝejon kaj li faris la preĝejon paroĥa preĝejo de la urbeto, krome premonstratoj alvenis. En 1878 denove okazis trakonstruo, tiam konstruiĝis la nun videbla novgotika turo. En 1896 denove oni trakonstruis la preĝejon. En 1904 incendio okazis, poste tuj kaj ankaŭ en 1970 renovigoj okazis. La orgeno estis konstruita en 1905, en 1974 ĝi trakonstruiĝis. En 1945 la turo grandparte detruiĝis.

Konstruaĵo[redakti | redakti fonton]

La preĝejo situas en stratoangulo kune kun la monaĥejo kaj la bladaŭa gimnazio. La fasado komenciĝas per la kvadrata turo, iom malantaŭe situas la monaĥejo. Ĉe la piedo de la turo la ĉefenirejo funkcias, pli supre impona fenestrorozo estas videbla, sed ĝuste super la pordo estas mozaiko pri Sankta Maria kun Jesuo. La sanktejo estas okangula kaj ĝi kontaktiĝas al la navo 3 anguloj. Interne plejparto de la mebloj estis faritaj post 1904. La gotikaj freskoj restis el la 14-a jarcento. Ili estas la pej grandaj restintaj gotikaj freskoj en Hungario.

Kermeso okazas en la 8-an de oktobro.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.