Preĝejo Ignaco Lojola (Esztergom)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Paroĥa preĝejo de
Ignaco Lojola
Preĝejo de Ignaco Lojola en Esztergom
Preĝejo de Ignaco Lojola en Esztergom
paroĥopreĝejo • katolika preĝejo
Loko
Ŝtato Hungario
Municipo Esztergom
Bazaj informoj
Religio kristanismo
Rito romkatolika eklezio
provinco Komárom-Esztergom
diocezo Esztergom-Budapeŝto
Dato de konsekro 1738
Konsekrinto Althann Mihály
Statuso paroĥa preĝejo de 1788
Arkitektura priskribo
Konstrustilo baroko
Konstruado
Specifo
Konstrumaterialo masonita
Ligiloj
vdr

Preĝejo de Ignaco Lojola estas romkatolika preĝejo kaj Monumento historia en Hungario, en urbo Esztergom, en la ĉefplaco.

Historio[redakti | redakti fonton]

En 1594 jam estis tie preĝejo sen turo, kiu konstruiĝis nur en la sekva jardeko. Ĝi detruiĝis pro la kontraŭturkaj militadoj. En 1686 jezuitoj alvenis kaj konstruis novan senturan preĝejon kaj monaĥejon inter 1728-1738. La altaro pretiĝis inter 1735-1737. La jezuitoj estis forigitaj en 1773, anstataŭ ili alvenis paŭlanoj, poste benediktanoj. En 1788 2 turoj konstruiĝis. Inter 1820-1856 la preĝejo estis provizora primasa katedralo. Dum la 2-a mondmilito bomboatako okazis, en 1958 la preĝejo renoviĝis.

Konstruaĵo[redakti | redakti fonton]

La preĝejo kontaktiĝas kun Primasa Palaco (Esztergom) laŭ la trotuaro. La konstruaĵo havas unu navon kaj 2 sakristiojn. La ornama fasado estas simetria, meze estas la ĉefenirejo. La plej grava skulptaĵo prezentas Sanktan Ignacon Lojola. La ĉefaltaro prezentas vivon de Ignaco Lojola. La ceteraj altaroj estas dediĉitaj al Sankta Kruco, Stefano la 1-a (Hungario) kaj Francisco Xavier. Antaŭ la preĝejo estas skulptaĵo pri Sankta Maria.

Kermeso okazas en la 31-an de julio.

Fontoj[redakti | redakti fonton]