Preĝejo Johano Baptisto (Brașov)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Preĝejo Johano Baptisto
Franciskana preĝejo Johano Baptisto en Brașov
Franciskana preĝejo Johano Baptisto en Brașov
kristana preĝejomonaĥejo
Loko
Ŝtato Rumanio
Municipo Brașov
Bazaj informoj
Religio kristanismo
Rito romkatolika eklezio
Arkitektura priskribo
Konstruado
Specifo
Konstrumaterialo masonita
Ligiloj
vdr

Franciskana preĝejo Johano Baptisto estas romkatolika preĝejo kaj monaĥejo en Rumanio, en urbo Brașov, en la urbocentro.

Historio[redakti | redakti fonton]

Klarisoj havis tie gotikan preĝejon kaj monaĥejon, sed la ordeno estis forigita en 1543. En 1644 la luteranoj transprenis la preĝejon kaj ili trakonstruis ĝin. En 1689 pro incendio ĝi bruldetruiĝis. En 1716 la franciskanoj ekhavis la preĝejon, sed post 2 jaroj denove incendio okazis. En 1725 la preĝejo denove estis konsekrita. En 1783 oni konstruis sakristion.

Konstruaĵo[redakti | redakti fonton]

La konstruaĵo situas laŭ strato. La preĝejo havas unu turon super la sanktejo laŭ kutimo de la franciskanoj. La konstruaĵo kontaktiĝas kun la monaĥejo. Ekstere iom da gotikaj (parte kaŝitaj) partoj, memortabulo, skulptaĵo pri Jesuo kaj renesanca reliefo estas videblaj. Oni konjektas, ke la navo estas nova el 1834 (el la pli frua navo restis nenio). Spite tion la altaroj kaj la predikejo pretiĝis pli frue inter 1725-1729. En 1928 oni faris la ornamajn pentraĵojn.

Kermeso okazas en dimanĉo post la 26-an de julio.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

  • Hungara Vikipedio