Preĝejo Johano Nepomuka (Csanádpalota)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Paroĥa preĝejo de
Sankta Johano Nepomuka
Preĝejo de Johano Nepomuka en Csanádpalota
Preĝejo de Johano Nepomuka en Csanádpalota
paroĥopreĝejo • katolika preĝejo
Loko
Ŝtato Hungario
Municipo Csanádpalota
Bazaj informoj
Religio kristanismo
Rito romkatolika eklezio
provinco Csongrád
diocezo Szeged-Csanád
Statuso paroĥa preĝejo
Arkitektura priskribo
Konstrustilo baroko
Konstruado
Specifo
Konstrumaterialo masonita
Ligiloj
vdr

Preĝejo de Sankta Johano Nepomuka estas romkatolika Monumento historia en Hungario, en urbo Csanádpalota, laŭ la ĉefplaco.

Historio[redakti | redakti fonton]

En Csanádpalota la paroĥo fondiĝis en 1768 kaj en la sama jaro oni komencis konstrui ankaŭ la kirkon. Ĝi estis preta en 1773. Dum la historio la preĝejo kelkfoje estis renovigita (la plej menciinda estis en 1857). La malnovaj benkoj en 1891 ŝanĝiĝis. En 1963 ĝi bruldetruiĝis (precipe la turo). La nova turo estas videbla ekde 1977. Orgeno estis trakonstruita en 1837, poste en 1964.

Konstruaĵo[redakti | redakti fonton]

La konstruaĵo situas sola. Ĝi havas unusolan turon en centro de la fasado. Krom la ĉefenirejo du niĉoj estas videblaj , kien oni metis 2 skulptaĵojn en 1939 pri Stefano la 1-a (Hungario) kaj Ladislao la 1-a (Hungario). Sakristio aliĝas al la navo ĉe la sanktejo. Interne ĝis 1850 la ĉefaltara bildo prezentis Apoteozon de Sankta Kruco. Poste oni metis ĝin al flanka altaro kaj metis bildon pri Johano Nepomuko al la ĉefaltaro. La 2 flankaj altaroj estas dediĉitaj al Sankta Maria kaj Koro de Jesuo.

Kermeso okazas en la plej proksima dimanĉo al 16-a de majo.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.