Preĝejo Koro de Jesuo (Gyomaendrőd)
(Alidirektita el Preĝejo de Koro de Jesuo (Gyomaendrőd))
Preĝejo de Koro de Jesuo | |
---|---|
Preĝejo de Koro de Jesuo en Gyomaendrőd
| |
paroĥopreĝejo • katolika preĝejo | |
Loko | |
Ŝtato | Hungario |
Municipo | Gyomaendrőd |
Bazaj informoj | |
Religio | kristanismo |
Rito | romkatolika eklezio |
provinco | Békés |
Arkitektura priskribo | |
Konstruado | |
Specifo | |
Konstrumaterialo | masonita |
Ligiloj | |
Preĝejo de Koro de Jesuo estas romkatolika preĝejo en Hungario, en urbo Gyomaendrőd, en urboparto Gyoma.
Historio[redakti | redakti fonton]
La unua mencio pri katolika kirko (de Ĉiuj Sanktuloj) okazis en 1412, pri la paroĥo en 1552. Dum dominado de turkoj la preĝejo estis forlasita. Inter 1836-1839 oni konstruis novan preĝejon. En 1848 la preĝejo bruldetruiĝis, denove oni konstruis novan novrenesancan kaj novromanikan preĝejon en 1862. Ekde tiam jam paroĥo funkciis tie.
Konstruaĵo[redakti | redakti fonton]
La unusola turo estas super la ĉefenirejo. La konstruaĵo konsistas el unu navo kaj el kapelo, kie en la kelo tombo troviĝas. La ĉefaltaro prezentas Koron de Jesuo. La flankaj altaroj gardas relikvojn pri martiroj. La plafono konsistas el kvadratoj pentritaj.
Pri kermeso mankas informoj.
Fontoj[redakti | redakti fonton]
- hungare
- hungare Arkivigite je 2011-11-20 per la retarkivo Wayback Machine
- hungare[rompita ligilo]