Preĝejo Sankta Gerardo (Újbuda)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Preĝejo de
Sankta Gerardo
Aerfoto pri preĝejo de Sankta Gerardo en Újbuda
Aerfoto pri preĝejo de Sankta Gerardo en Újbuda
kristana preĝejo
Loko
Ŝtato Hungario
Municipo Budapeŝto, Újbuda
Bazaj informoj
Religio kristanismo
Rito romkatolika
provinco Pest (departemento)
diocezo Esztergom-Budapeŝto
Arkitektura priskribo
Arkitektoj Béla Pintér (arkitekto)
Konstruado
Specifo
Enhaveco 1500
Konstrumaterialo masonita
Ligiloj
vdr

La Preĝejo de Sankta Gerardo estas moderna romkatolika preĝejo en Hungario, en ĉefurbo Budapeŝto, en distrikto Újbuda.

Historio[redakti | redakti fonton]

En Kelenföld jam en 1920 oni fondis societon por preĝejokonstruado. Tiutempe oni aranĝis mesojn en lernejo. Post jardeko oni fondis paroĥon kaj konstruis preĝejon. Inter 1984-1992 pli nova preĝejo estis konstruita. La ĉefarkitekto estis Béla Pintér (arkitekto). En 1999 la turo estis preta kaj tiam en la korto skulptaĵoj trovis lokon.

Konstruaĵo[redakti | redakti fonton]

Ekstere ĉe la centra konstruaĵo estas videbla skulptaĵo pri Sankta Gerardo fare de Imre Varga. Sub la preĝejo estas granda loko por tomboj de urnoj, kiu estas nomata kapelo de Sankta Tombo. La centra konstruaĵo konsistas ankaŭ el kapeloj kaj ĉambroj. En la korto estas videblaj skulptaĵoj pri Stefano la 1-a (Hungario), Ladislao la 1-a (Hungario), Emeriko de Hungario, Elizabeto de Hungario kaj Sankta Margareta de Hungario.

Kermeso okazas en la 24-an de septembro.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.