Preĝejo Sankta Kruco (Ganna)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Paroĥa preĝejo de
Sankta Kruco
Preĝejo de Apoteozo de Sankta Kruco
Preĝejo de Apoteozo de Sankta Kruco
paroĥopreĝejomaŭzoleo • katolika preĝejo
Loko
Ŝtato Hungario
Municipo Ganna
Bazaj informoj
Religio kristanismo
Rito romkatolika eklezio
provinco Veszprém (departemento)
Statuso paroĥa preĝejo
Arkitektura priskribo
Arkitektoj Charles Moreau
Konstrustilo novklasikismo
Konstruado 18081818
Specifo
Larĝo 40 m
Alto 20 m (kupolo)
Konstrumaterialo masonita
Ligiloj
vdr

Preĝejo de Apoteozo de Sankta Kruco estas romkatolika Monumento historia en Hungario, en vilaĝo Ganna.

Historio[redakti | redakti fonton]

La preĝejo kaj samtempe maŭzoleo de familio Esterházy estis konstruita en la frua 19-a jarcento. Ĝi estas malgrandigita imito de Panteono. La orgeno estas aŭdebla ekde 1840.

Konstruaĵo[redakti | redakti fonton]

La preĝejo formas grekan krucon. La supraĵo estas granda kupolo, kies diagonalo estas 16 m. Dum la konstruado ĝi estis la plej granda kupolo de la lando. La ĉefaltara marmora skulptaĵo prezentas Dipatrinon. Ankaŭ la altaro estis farita el marmoro. Ankaŭ la ceteraj skulptaĵoj kaj reliefoj estas altvaloraj. Sub la preĝejo kriptoj etendiĝas, kie 54 familianoj de Esterházy estis entombigitaj en bronzajn kaj marmorajn sarkofagojn.

Longe lingvo de la mesoj estas la germana. Kermeso okazas en la 14-an de septembro.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.