Preĝejo Sankta Mikaelo (Újbuda)
(Alidirektita el Preĝejo de Sankta Mikaelo (Újbuda))
Paroĥa preĝejo de Sankta Mikaelo | |
---|---|
Preĝejo de Sankta Mikaelo en Újbuda
| |
katolika preĝejo | |
Loko | |
Ŝtato | Hungario |
Municipo | Budapeŝto, Újbuda |
Bazaj informoj | |
Religio | kristanismo |
Rito | romkatolika eklezio |
provinco | Pest (departemento) |
diocezo | Esztergom-Budapeŝto |
Dato de konsekro | 1941 |
Arkitektura priskribo | |
Konstruado | |
Specifo | |
Konstrumaterialo | masonita |
Ligiloj | |
Preĝejo de Sankta Mikaelo estas romkatolika preĝejo en Hungario, en la ĉefurbo Budapeŝto, en distrikto Újbuda.
Historio[redakti | redakti fonton]
La unua meso okazis en tiu loĝkvartalo en 1922 en la lernejo. En 1929 jam nova kapelo konstruiĝis. Dum la 2-a mondmilito la moderna preĝejo jam estis preta. Ekde 1969 pli nova sanktejo estas videblala. Inter 1988–1991 la preĝejo plene estis renovigita.
Konstruaĵo[redakti | redakti fonton]
La preĝejo konstruiĝis el betono kaj el brikoj. 3 kolonoj tenas la enirejon, pli supre estas reliefo de kruco. Meze estas 3 navoj, kies fino kvadratforma turo etendiĝas. Interne la ĉefaltaro prezentas Sanktan Mikaelon. La 2 flankaltaroj estas dediĉitaj al Koro de Jesuo kaj Ĉieliro. La orgeno funkcias ekde 1985.
Kermeso okazas en la lasta dimanĉo de septembro.