Preĝejo Sankta Mikaelo (Valkó)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Preĝejo Sankta Mikaelo
Preĝejo Sankta Mikaelo en Valkó
Preĝejo Sankta Mikaelo en Valkó
paroĥopreĝejo • katolika preĝejo
Loko
Ŝtato Hungario
Municipo Valkó
Bazaj informoj
Religio kristanismo
Rito romkatolika eklezio
provinco Pest (departemento)
diocezo Vác
Statuso paroĥa preĝejo de 1903
Arkitektura priskribo
Konstrustilo klasikismo
Konstruado 18161820
Specifo
Konstrumaterialo masonita
Ligiloj
vdr

La preĝejo Sankta Mikaelo estas romkatolika monumento historia en Hungario, en vilaĝo Valkó.

Historio[redakti | redakti fonton]

Laŭ supozoj la unua kirko konstruiĝis post invado de la tataroj (1241). La unua mencio okazis pri tio nur en 1437, poste en 1697. Oni malkonstruis ĝin en 1728 kaj kontraŭe oni konstruis novan preĝejon, kiu ricevis novan ĉefaltaron en 1743, post 3 jaroj ankaŭ turon. En la 1810-aj jaroj oni konstruis la nun videblan preĝejon, sed la turo estis preta en 1834. Novaj orgenoj alvenis en 1847 kaj 1871. En 1903 la preĝejo estis renovigita. En 1955 interne, en 1965 ekstere renoviĝoj okazis.

Konstruaĵo[redakti | redakti fonton]

La konstruaĵo situas sola en korto, kie ankaŭ kruco troviĝas. Super la enirejo estas la turo, poste la navo, fine la sanktejo. La okkvadrata sanktejo estas pli mallarĝa, ol la navo, apude estas la sakristio. La eksteraj muroj estas senornamaj. Interne la ĉefa altaro estis farita en 1936, ties bildo prezentanta Sanktan Mikaelon pentriĝis en 1942.

Kermeso okazas en la 29-an de septembro.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.