Preĝejo Sankta Nikolao (Gento)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
La preĝejo de Sankta Nikolao kaj ĉirkaŭaĵo

La Preĝejo de Sankta Nikolao en Gento estas fru-gotika preĝejo el la 13a jarcento, kio videblas je la apogarkoj antaŭ la flanka navo. La delikatformeco de la ĉefa turo aspektas tre moderna. La momenta renovigo ekis en 1960 post unuaj intervenoj en 1912-1913 kaj 1939-1943.

Unua preĝejo estis samloke fondita ĉirkaŭ 1038-1040 en romanika stilo pro la abatejo de Sankta Petro.

La preĝejo de Sankta Nikolao estas tre bona ekzemplo de tiel nomata skelda gotiko. Tiu ĉi estas rekonebla pro

  1. La uzo de la tipe blua ŝtono el Tournai
  2. La fakto ke la turo estas je kruciĝo de ĉefa frakcio kaj flanka frakcio, anstataŭ supre ĉe la enirejo (okcidento)
  3. La uzo de tiel nomata "flankaj turetoj" pro kialoj de stabilco
  4. La kolonoj ene