Preĝejo de Santo Tomé

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Preĝejo de Sankta Tomeo)
Mudeĥara turo kun ceramikaj ornamoj de la Preĝejo de Santo Tomé.
La entombigo de la grafo Orgaz en la Preĝejo de Santo Tomé.

La Preĝejo de Santo Tomé de Toledo troviĝas en la historia kerno de la urbo Toledo, Hispanio, kaj estis fondita kiel preĝejo post la kristana konkero de la urbo fare de la trupoj de la reĝo Alfonso la 7-a.[1] Aperas citita jam en la 12-a jarcento, kiel konstruita sur la tereno de iama moskeo de la 11-a jarcento.[2] Komence de la 14-a jarcento, ĝi estis ruiniĝinta kaj estis totale denove rekonstruita mende de Gonzalo Ruiz de Toledo, Senjoro de Orgaz kaj tiele oni transformis la antikvan araban minareton de la moskeo en sonorilturo de mudeĥara stilo.[3] Ties famo devenas el la fakto ke ĝi gastigas interne, la faman pentraĵon La entombigo de la grafo Orgaz de El Greco, kiu videblas enirinte tra aparta malantaŭa enirejo.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Fernández González 2003: p. 177
  2. González Simancas 2005: p. 204
  3. Parro 1866: p. 247

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Fernández González, Demetrio (2003). Gonzalo Ruiz de Toledo, Señor de Orgaz: (1323). Toledo: Instituto Teológico San Ildefonso. ISBN 978-84-93253585.
  • González Simancas, Manuel (2005). Toledo: Sus Monumentos Y El Arte Ornamental. Valladolid: Maxtor. ISBN 84-9761-148-9.
  • de Mariátegui, Eduardo (1866). Crónica de la provincia de Toledo. Madrid: Ronchi y Compañía.
  • Parro, Sixto Ramón (1857). Toledo en la mano o descripción histórico-artística de la magnífica catedral y de los demás céleb res monumentos: tomo II. Toledo.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]