Preĝejo Sankta Triunuo (Mád)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Preĝejo de
Sankta Triunuo
Aerfoto pri preĝejo de Sankta Triunuo en Mád
Aerfoto pri preĝejo de Sankta Triunuo en Mád
paroĥopreĝejokristana preĝejo
Loko
Ŝtato Hungario
Municipo Mád
Bazaj informoj
Religio kristanismo
Rito romkatolika eklezio
provinco Borsod-Abaúj-Zemplén
diocezo Eger
Arkitektura priskribo
Konstruado
Specifo
Konstrumaterialo masonita
Ligiloj
vdr

Preĝejo de Sankta Triunuo estas romkatolika Monumento historia en Hungario, en Mád.

Historio[redakti | redakti fonton]

Komence oni konstruis nur belvederon, baldaŭe malgranda kirko alkonstruiĝis. La nun videbla konstruaĵo estis konstruita en 1653, sed supozeble restis partoj el la pli fruaj konstruaĵoj. Oni konjektas, ke la sanktejo kaj la navo devenis el la gotiko. En la 19-a jarcento la ŝtormo ofte kaŭzis difektojn en la turo, tial oni trakonstruis ĝin pli malalta. En 1890 incendio okazis, tial la tegmento estas pli nova. En 1968 la ekstera parto estis renovigita, tiam oni malkovris kripton, kiu estas pli malnova, ol la preĝejo.

Konstruaĵo[redakti | redakti fonton]

La preĝejo havas tre vastan kvadratforman turon super la ĉefenirejo. Interne sub la sonoriloj estas baroka ĉefaltara bildo pri Sankta Triunuo.

Kermeso okazas en la dimanĉo de Sankta Triunuo.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.