Preĝejo Sankta Vendelo (Fegyvernek)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Preĝejo de
Sankta Vendelo
Preĝejo de Sankta Vendelo en Fegyvernek
Preĝejo de Sankta Vendelo en Fegyvernek
kristana preĝejo
Loko
Ŝtato Hungario
Municipo Fegyvernek
Bazaj informoj
Religio kristanismo
Rito romkatolika eklezio
provinco Jász-Nagykun-Szolnok
diocezo Eger
Dato de konsekro 1864
Arkitektura priskribo
Konstruado 18621863
Specifo
Alto 33 m (turo)
Konstrumaterialo masonita
Ligiloj
vdr

Preĝejo de Sankta Vendelo estas romkatolika Monumento historia en Hungario, en Fegyvernek.

Historio[redakti | redakti fonton]

La origina kirko estis konsekrita en 1332 en la komunumo tiam nomata Fegyvernuc. La nun videbla preĝejo konstruiĝis en la 1860-aj jaroj. La orgeno estas aŭdebla dekomence.

Konstruaĵo[redakti | redakti fonton]

Apud la konstruaĵo kolono pri Sankta Triunuo el 1897 kaj ŝtona kruco el 1909 situas. La konstruaĵo mem komenciĝas per turo (malsupre estas la ĉefenirejo), kiun sekvas la unusola navo, fine estas absida parto, kiu finiĝas per duonronda arko. Inter la absido kaj navo ambaŭflanke estas flankaj ĉambroj. Interne post la enirejo galerio situas por la orgeno.

Kermeso okazas en la 20-an de oktobro, kiu estas tago de la konsekro.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Aerfoto pri la preĝejo
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.