Preĝejo Sanktaj Petro kaj Paŭlo (Kisvárda)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Paroĥa preĝejo Sanktaj Petro kaj Paŭlo
Preĝejo Sanktaj Petro kaj Paŭlo en Kisvárda
Preĝejo Sanktaj Petro kaj Paŭlo en Kisvárda
katolika preĝejo
Loko
Ŝtato Hungario
Municipo Kisvárda
Bazaj informoj
Religio kristanismo
Rito romkatolika eklezio
provinco Szabolcs-Szatmár-Bereg
Statuso paroĥa preĝejo
Arkitektura priskribo
Konstruado
Specifo
Alto 27 m (turo)
Konstrumaterialo masonita
Ligiloj
vdr

Preĝejo Apostoloj Sankta Petro kaj Sankta Paŭlo estas romkatolika historia monumento en Hungario, en urbo Kisvárda.

Historio[redakti | redakti fonton]

La romkatolika kirko konstruiĝis onidire en 1082, en 1435 ĝi pligrandiĝis. En 1564 pro la sieĝo ĝi ruiniĝis, post la rekonstruo en 1605 ĝi bruldetruiĝis. Post 1609 la loĝantoj iĝis kalvinanoj. En 1670 la preĝejo denove bruldetruiĝis, tial la kalvinanoj konstruis lignan preĝejon en 1686 en loko de la ruina preĝejo. La restintaj katolikoj uzis nur kapelon en la burgo. La nun videbla preĝejo estis konstruita en 1788, trakonstruita en 1806. La orgeno alvenis en 1858, ĝi estis trakonstruita en 1965. La preĝejo renoviĝis ekstere en 1996, interne 1998.

Konstruaĵo[redakti | redakti fonton]

La konstruaĵo situas sola. La turo altiĝas en mezo de la fasado. La gotika sanktejo restis origina el la 15-a jarcento. bulba kupolo kovras la turon.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.