Preĝejo Stefano la 1-a (Kőtelek)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Preĝejo de
Sankta Stefano la 1-a (Hungario)
Preĝejo Sankta Stefano la 1-a (Hungario) en Kőtelek
Preĝejo Sankta Stefano la 1-a (Hungario) en Kőtelek
kristana preĝejo • katolika preĝejo
Loko
Ŝtato Hungario
Municipo Kőtelek
Bazaj informoj
Religio kristanismo
Rito romkatolika eklezio
provinco Jász-Nagykun-Szolnok
diocezo Eger
Statuso paroĥa preĝejo
Arkitektura priskribo
Konstruado 1782
Specifo
Konstrumaterialo masonita
Ligiloj
vdr

Preĝejo Stefano la 1-a (Hungario) estas romkatolika Monumento historia en Hungario, en vilaĝo Kőtelek.

Historio[redakti | redakti fonton]

En la mezepoko kirko funkciis en la vilaĝo, kiu estis pligrandigita en 1737. En 1779 oni ekkonstruis pli novan preĝejon, sed la kvadrata turo nur en 1803 pretiĝis. La nuna paroĥejo estas uzata de 1844. La orgeno estas aŭdebla de 1850.

Konstruaĵo[redakti | redakti fonton]

La preĝejo havas unu turon super la ĉefenirejo, malantaŭe unusolan navon. La sanktejo estas duonronda. Bildo de la ĉefaltaro prezentas reĝon Stefanon la 1-an, kiam li dediĉas Hungarion al Sankta Maria. En la navo situas skulptaĵo kolorigita riĉe pri Stefano la 1-a.

Kermeso okazas la 20-an de aŭgusto.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.