Preĝejo de la Dek du Apostoloj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Preĝejo de la Dek du Apostoloj
ortodoksa preĝejo • rekonilo [+]

LandoRusio
SituoMoskvo
- koordinatoj55° 45′ 5″ N, 37° 37′ 3″ O (mapo)55.75144444444437.617486111111Koordinatoj: 55° 45′ 5″ N, 37° 37′ 3″ O (mapo)

StiloRusa

Estiĝo1656
konsekro1653

Preĝejo de la Dek du Apostoloj (Moskvo)
Preĝejo de la Dek du Apostoloj (Moskvo)
DEC
Lokigo de Moskvo en Eŭropa Ruslando

Map
Preĝejo de la Dek du Apostoloj

Vikimedia Komunejo:  Church of the Twelve Apostles, Moscow [+]
En TTT: Oficiala retejo [+]
vdr

La Preĝejo de la Dek du Apostoloj (ruse Патриарший дворец и церковь Двенадцати апостолов) estas malpli grava katedralo de la Kremlo en Moskvo, konstruigita de la Patriarko Nikono kiel parto de lia majesta loĝejo en 1653 kaj dediĉita al Sankta Filipo tri jarojn poste.

Kvankam ejo por la Moskva metropolito ekzistis en Kremlo ekde la 14-a jarcento, la Patriarko Nikono, kiu deziris konkuri kun la caro en aŭtoritato kaj gloro, anstataŭis ĝin per alia pli ambicia loĝejo, centriĝante sur vasta krucforma ĉambro, kaj ampleksa bankedsalono kiu nun funkcias kiel muzeo pri dekoraciaj artoj.

La preĝejo preskaŭ estas same elstara kiel la najbaraj katedraloj de la 15-a jarcento, pro ĝia situo sur alta frontono, trapikita de du grandaj arkoj permesante transiron de la Placo de la Katedraloj ĝis la korto de la patriarko. La patriarka loĝejo estis grave damaĝita kiam la bolŝevikoj atakis la Kremlon dum la Oktobra Revolucio en 1917. Poste la preĝejo estis restarigita por la gastigado de muzeo.