Preĝejo de la Helpo (Arundo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Preĝejo de la Helpo

La Preĝejo de la Helpo aŭ en hispana Iglesia del Socorro situanta ĉe la samnoma placo en la centro de la urbo Arundo, Andaluzio, Hispanio, estis komplete detruita kaj incendiita en 1936. Krome oni ne havas precizajn informojn pri ties unua fondo, Ŝajne estis primitiva ermitejo en la loko kie loĝis la superulo de la Ordeno de Kalatravo post la konkero de la urbo, poste estis malsanulejo por malriĉuloj, el kio ĝi ricevis la nomon Socorro (helpo). La hospitalo estis dediĉita la 2an de novembro 1557 fare de la episkopo de Malago, don Francisco de Pacheco de Córdoba.

Komence de la 18a jarcento la ermitejo estis malkonstruita kaj oni konstruis novan preĝejon pli grandan, fare de F. Gil Ginete, kiu kolektis monon el la popolo: La nova templo ekkonstruiĝis en 1706 kaj post tri jaroj ĝi ekfunkciis. En la 19a jarcento la municipo petis pliigon de paroĥoj en la kvartalo Mercadillo aŭ Bazareto pro pliiĝo de la loĝantaro tie. Inter ili oni petis la paroĥigon sendependan la preĝejo del Socorro. En 1833 la papo Aleksandro la 3-a paroĥigis ĝin.

La nova preĝejo havas kvadratan disponon kun tri navoj kovrita per kvin kupoloj, unu ĉe la kruco kaj kvar ĉe la anguloj de la kvadrato. Ĉirkaŭe estas kelkaj kapeloj. La fasado havas ambaŭflanke po unu turon kvadratangulan, La sonoriletaĝo estas pli mallarĝa ol ties bazo kaj estas kronita per ĥapiteloj de azuleĥoj. La pordego estas el ŝtono kun duoncirkla arko inter parigitaj pilieroj kiuj eltenas dividitan frontonon kun meze Jesuo. Supre estaa la imperia blazono.