Preĝejo de la Prato
| Preĝejo de la Prato* | ||
|---|---|---|
| Monda Heredaĵo | ||
|
|
||
| Lando | ||
| Tipo | kultura heredaĵo | |
| Kriterioj | i, iii | |
| Fonto | 271 | |
| Regiono** | Eŭropo kaj Nordameriko | |
| Koordinatoj | 47°40′53″N 10°54′00″E / <span class="geo-dec geo" title="Mapoj, elĉielaj bildoj kaj aliaj datumoj por 47.68139 Esprima eraro: Neatendita operacisimbolo *">47.68139°N, Esprima eraro: Neatendita operacisimbolo < | |
| Registra historio | ||
| Registrado | 1983 (7-a Sesio) | |
| * Traduko de la nomo enskribita en Mondhereda listo. ** Regiono laŭ klasigo de UNESKO. |
||
La Preĝejo de la Prato (germane Wieskirche) estas pilgrima preĝejo en la distrikto Weilheim-Schongau en la subŝtato Bavarujo, Germanio. La simpla ovala konstruaĵo, kun ekstravaganca interno el la stilo rokoko, estis farita de la fratoj Dominikus Zimmermann kaj Johann Baptist Zimmermann. En 1983 la preĝejo estis deklarita Monda heredaĵo de Unesko.
La 14-an de junio 1738, la kamparanino Maria Lory vidis, kion ŝi kredis esti larmoj elirantaj el la ligna statuo de Kristo skurĝita. Tiu miraklo okazigis lavangon da pilgrimantoj kiuj volis vidi la statuon. En 1740, konstruiĝis malgranda kapelo por ĝin gastigi, sed baldaŭ tiu konstruaĵo iĝis malgranda pro la kvando da pilgrimantoj. La proksima monaĥejo de Steingaden komisiis la konstruadon de la nuna preĝejo. Tiu konstruado kaj ornamado okazis inter la jaroj 1745 kaj 1754 de la fratoj Dominikus kaj Johann Baptist Zimmermann, sub la gvido de la abato de la monaĥejo de Steingaden, Marinus Mayer.