Preĝejo de sankta Johano Nepomuka sur la Roko
El Vikipedio
Preĝejo de sankta Johano Nepomuka sur la Roko (kostel sv. Jana Nepomuckého na Skalce) estas grava baroka preĝejo en Prago de Kilian Ignaz Dientzenhofer (1730-39). La statuojn sur la balustrado skulptis B. Seeling (ĉ. 1880). La interno estas pure barokstila. La volbofreskoj devenas el jaro 1748.
[redakti] Eksteraj ligiloj
- Informo (en ĉeĥa lingvo)